Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 mars 2018 5 23 /03 /mars /2018 21:00

23/09/2018

La vastega etendaĵo de plastoj, kiu flosas ĉe la surfaco de la Pacifika oceano estas eĉ pli vasta ol taksite antaŭe. Kaj la forĵetaĵoj daŭre kaj rapidege amasiĝas: tion malkaŝas nova studaĵo. 

1,6 miliono da kvadrataj kilometroj: jen la amplekso de la «plasta maro», tiu vastega etendaĵo de plastaj forĵetaĵoj, kiu flosas inter Kalifornio kaj Havajo, laŭ nova studaĵo aperinta la 22an de marto en Scientific Reports.  Tio estas multe pli ol tasksite antaŭe.

«Antaŭ malpli ol jaro, la scienca komunumo opiniis, ke la plasta maro ekvivalentas al la surfaco de Francio», memorigas la usona informretejo Quartz. 

La nova studaĵo – kiu baziĝas sur aeraj bildoj kaj specimenoj kolektitaj per boato dum «impona misio» kondukita de la fondaĵo The Ocean Cleanup – malkaŝas, ke «ĝia etendaĵo fakte egalas trioblon de Francio, aŭ duoblon de Teksaso», precizigas Quartz.

«La aŭtoroj taksas, ke inter 45 000 kaj 129 000 tunoj da plasto flosas en tiu aparta oceana areo», raportas Popular Science. Tiuj forĵetaĵoj ne estas  boteloj aŭ trinkpajloj, kiel oni povus imagi. Pli ol tri kvaronoj el tiu amaso elvenas de rompitaĵoj pli ol 5 centrimetroj, kaj fiŝkaptaj retoj reprezentas 46% el la forĵetaĵoj. La aliaj fiŝkaptaj materialoj konsistigas grandan parton de la cetero de tiu flosanta amaso, kio reprezentas gravan riskon por la faŭno.

      

Iom post iom, la rompitaĵoj estas pli kaj pli malgrandaj  

«Sed granda parto ne okulvideblas, interalie ĉar iom post iom, parto el la plastoj diseriĝis en fragmentojn pli kaj pli malgrandajn», insistas Los Angeles Times, kiu aldonas, ke «ne temas, kiel ofte ĝi estas nomata, pri insulo». Ni devas imagi tiun «plastan kontinenton» aŭ GPGP (Great Pacific Garbage Patch) kiel glaciinsulo, kies videbla parto reprezentas nur malgrandegan parton de la tuto.

Krome, la aŭtoroj indikas, ke iliaj rezultoj sugestas, ke «la plasta oceana poluado en la GPGP kreskadas je eksponenciala maniero, kaj kun pli rapida ritmo ol en la ĉirkaŭaj akvoj». 

Tiu publikigaĵo koincidas kun la apero de brita raporto, «Foresight – Future of the Sea» (Prognozoj – la estonteco de la maro), kiu prioritatigas la lukton kontraŭ la plasta poluado kaj memorigas:

«Ocean Cleanup laboras nun pri sistemo, kiu ebligos kolekti sufiĉe grandan parton de tiu fiŝkapta forlasita materialo. La societo antaŭvidas lanĉi ĝin ĉi-jare», malkaŝis National Geographic.

La ĉi-suba video, enretigita fare de la fondaĵo The Ocean Cleanup, montras, kiamaniere disvolviĝis la «impona misio», kiu ebligis kolekti la datumojn, esencajn por tiu nova studaĵo.  

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }