Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2018 1 19 /03 /mars /2018 17:31

19/03/2018

Vendredon vespere, miloj da personoj surstratiĝis en la ĉefurbo Maleo, postulante finon de la urĝa stato. Pli ol 140 opoziciuloj estis arestitaj.

La aŭtoritatoj de Maldivoj arestis pli ol 140 opoziciulojn post granda manifestacio, dum ĉiuj kolektiĝoj estas malpermesataj pro la urĝa stato, anoncis la opozicio sabaton 17an de marto. Tiu malpermeso estis trudita de komence de februaro fare de la prezidento Abdulla Yameen. 

Vendredon vespere, miloj da personoj surstratiĝis en la ĉefurbo Maleo. La protestoj daŭris ĝis la unuaj horoj de sabato, postulante finon de la urĝa stato, precizigis komunikaĵo publikigita de la opozicio en Kolombo, Sri-Lanko. «En la unuaj sabataj horoj, ignorante la malpermeson dekretitan de la prezidento, kaj defiante la piprajn kaj larmigajn gasojn uzatajn de la polico kaj armeo, la manifestacio kolektis plurajn milojn da personoj», deklaras la komunikaĵo.

  

Tri parlamentanoj arestitaj 

Post tiu protestado, 141 por-demokrataj opoziciuloj, inter kiuj tri parlamentanoj, estis arestitaj. Tio estas la plej grava amasa arestado de post 2015, laŭ la opozicio. Sabate, la maldiva polico konfirmis tiujn arestadojn kaj sciigis, ke nur du personoj estis ĝis nun liberigitaj. Ĝi ankaŭ konfirmis la uzadon de pipraj kaj larmigaj gasoj cele al disigo de tiu malpermesata manifestacio.

La prezidento Yameen frontas pli kaj pli viglan opozicion, tiel en la malgranda arkipelago, kiel ekstere, kie multaj landoj alvokis revenon al demokratio. Li deklaris urĝan staton, limigante interalie la potencojn de la justico kaj de la Parlamento, post nuligo fare de la Ĉefkortumo, de kriminalaj kondamnoj kontraŭ opoziciestroj.            

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }