Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mars 2018 6 03 /03 /mars /2018 16:25

03/03/2018

La germana entrepreno pri vestaĵoj Roy Robson maldungis dek unu membrojn de sia uzino en Izmiro, Turkio. Tiu societo estas grava sponsoro de la futbal-teamoj de Bundesliga Werder Bremen kaj VfL Wolfsburg. La uzino de Izmiro dungadas 600 personojn, kaj la teksaĵa sindikato Teksif provis organizi ilin dum kelka tempo.

Tamen, kiam la laboristoj aliĝas al la sindikato, la entrepreno maldungas ilin. Sume, dek unu sindikatanoj estis maldungitaj ĉi-jare. La direktoro rifuzis kunvenon asertante, ke laŭprincipe, la entrepreno neniam kunsidas kun la sindikatoj. 

Retmesaĝo:

Roy Robson deklaras en sia retpaĝaro, ke ĝiaj etikaj principoj signifas, ke la entrepreno prizorgas altajn social- kaj labor-normojn. Vi aparte emfazas la solidarecon kun la dungitoj, kaj tion, kion vi prezentas kiel bonajn laborkondiĉojn en via produktejo de Izmiro.

Tamen, kiam viaj dungitoj aliĝas al la teksaĵa sindikato Teksif, ili estas maldungitaj. Dek unu laboristoj estis maldungitaj ĉi-jare, kaj via surloka administranto pretendas, ke la entrepreno laŭprincipe, ne kunsidas kun la sindikatoj.

Ĉiu laboristo rajtas aliĝi al sindikato.

Mi petas de vi, ke vi renpostenigu la maldungitajn laboristojn, haltigu persekuton kontraŭ la membroj de la sindikato, kaj starigu konstruigan dialogon kun Teksif.

Partnerece kun IndustriALL, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en sektoroj de mino, energio kaj manufakturo, estas forto de tutmonda solidareco, kiu batalas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la mondo.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }