Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mars 2018 5 09 /03 /mars /2018 18:12

09/03/2018

Bildo: Ali Haidar, siria ministro de la partio «Nacia repacigo», kunsidas kun membroj de Alternativo por Germanio (AfD) en Sirio la 6an de marto 2018. SANA / REUTERS

Sep membroj (inter kiuj kvar deputitoj) de la partio AfD, germana ekstremdekstro kaj unua opozicia forto ĉe la Bundestag, vizitis Sirion, kaj renkontis proksimulojn de Baŝar Al-Asad. La kancelierino Angela Merkel kondamnis tion, kaj la ekologiistoj postulis enketon pri kompliceco kun terorismo, post ilia renkontiĝo kun la granda mufto de Sirio. Tiu viro minacis en 2011 Eŭropon kaj Usonon per bomboj, okaze de eventuala atako kontraŭ Sirio.

Fotoj de ŝtopitaj vojoj, naĝejo aŭ plenplena restoracio, jen kion montras AfD-deputito en sia fejsbuka paĝo pri sia restado en Sirio, kiu komenciĝis lundon 5an de marto. Li komentas tiujn bildojn tiel: «Normala ĉiutaga vivo».

«Normala ĉiutaga vivo», estas la vortoj de tiu partio por pravigi sian peton enlistigi Sirion inter la sekurecaj landoj. Tia enlistigo faciligus elpeladon de la siriaj azilpetantoj.

Indignitaj, Germanoj kaj siriaj rifuĝintoj postulas de la deputitoj de la AfD, ke ili vizitu Orientan Ĥuton por akiri alian rigardon al la surloka realo, raportas Pascal Thibaut, korespondanto en Berlino.

«Normala ĉiutaga vivo»: tiujn vortojn senapelacie kondamnis la kancelierino Angela Merkel pere de sia porparolanto Steffen Seibert. «La siria reĝimo montras ĉiutage, per kia nehumaneco ĝi traktadas sian propran popolon. Tiuj, kiuj flatas tiun reĝimon malhonoriĝas», li deklaris.    

La aliaj partioj denuncas ankaŭ tiun vojaĝon kaj ties intencojn. La prezidento de la AfD, Jörg Meuthen siaflanke juĝas tiujn reagojn tute troigaj kaj opinias, ke liaj aŭtoroj perdis ĉian kompetentecon koncerne fremdan politikon. 

Fronte al AfD, tre ofensiva kaj de kelkaj semajnoj kore de politikaj debatoj en Germanio, la registaro malmoligas sian sintenon. En intervjuo en la ĵurnalo Der Spiegel, la ministro pri Justico eĉ antaŭvidas senprecedencan demarŝon: spionigi membrojn de la AfD fare de la internaj sekurecaj servoj. Tiu praktiko estis ĝis nun rezervita al radikalaj grupetoj, suspektataj pri endanĝerigo de la Ŝtatsekureco.

http://www.rfi.fr/europe/20180307-visite-syrie-delegation-extreme-droite-choque-allemagne-afd

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }