Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mars 2018 3 14 /03 /mars /2018 15:48

14/03/2018

La klimata varmiĝo, se nenio estos farita, kondukos al malaperigo de preskaŭ duono el la specioj.

Inter kvarono kaj duono el la specioj ŝajne estas minacitaj je malapero antaŭ la jarfino 2080 en Amazonio, Madagaskaro kaj trideko da regionoj en la mondo inter la plej riĉaj je biodiverseco, laŭ raporto aperinta pasintan merkredon.

En Mediteraneo, ekzemple, la leddorsa martestudo, la granda verda martestudo kaj la martestudo Caretta caretta estas grave minacitaj de la klimata ŝanĝiĝo.

Kun plus 4,5 gradoj da varmiĝo kompare kun la Industria Revolucio – situacio kiu aŭguriĝas, se nenio estos farita por redukti la ellasiĝon de forcejefika gaso - , 48% el la specioj estas koncernataj.

Tiu risko estas duondividita se la averaĝa temperaturo ne superas plus 2 gradojn, notas tiu analizo publikigita de la revuo Climatic Change kaj kunproduktita de du universitatoj kaj WWF.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }