Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2018 6 31 /03 /mars /2018 20:33

31/03/2018

Bildo: Proksimuloj de Stephon Clark konsoliĝas dum ties entombigo, la 29an de marto 2018 en Sakramento, Kalifornio - AFP   

Stephon Clark, juna Nigrulo pafmortigita de la kalifornia polico en la ĝardeno de sia avino estis tuŝita ok fojojn ĉefe en la dorso kaj la flanko, laŭ la rezultoj de privata aŭtopsio, petita de la familio.

Nenia trafpunkto de kuglo estis konstatita sur la antaŭa parto de lia korpo. Tio demonstras, ke la junulo 22-jaraĝa, kiu mantenis smartfonon, prezentis nenian danĝeron por la policistoj, asertis la advokato de la familio, Benjamin Crump.

Tiuj malkaŝoj revigligis la koleron de la manifestaciantoj, kiuj decidis defiladi denove sur la stratoj de Sakramento vendredon vespere.

La bildoj de la interveno de la 18a de marto, filmitaj el polica helikoptero kaj de la surkorpaj kameraoj de ambaŭ policistoj, kiuj arestis la junulon en la ĝardeno de lia avino montras, ke la agentoj pafis sumon de dudek kugloj.

Stephon Clark «estas viktimo de unu el tiuj absurdaj murdoj de la polico en pli kaj pli dubindaj cirkonstancoj», aldonis la advokato.

La aŭtopsio estis realigita de fama eks-jurkuracisto, Bennet Omalu, kiu konstatis, «kvar trafpunktojn de kugloj malsupre de la dorso de Stephon, unu flanke de la kolo kun elirtruo aliloke sur la kolo, unu malantaŭ la kolo, alian ĉe la akselo, kun elirtruo aliflanke de la korpo kaj alia flanke de gambo».         

La intervenon de ambaŭ policistoj – el kiuj unu estas nigrulo – instigis telefonalvoko al la urĝa numero 911 informante, ke viro rompas vitrojn de veturiloj en apuda aleo.

Stephon Clark estas plu la ĉefa suspektato, laŭ la polico.

La policistoj estis elpostenigitaj. Sed tiu naŭa eksceso kontraŭ Nigrulo kolerigis la afrik-usonan komunumon, kiu de tiam multobligas manifestaciojn en la trankvila kalifornia ĉefurbo.

Vendredon vespere, la movado de defendo de la Nigruloj «Black Lives Matter» anoncis novan manifestacion antaŭ la urbodomo. «La unua pafo trafis lin je lia maldekstra flanko TIO SIGNIFAS, KE LI ENIRIS EN SIAN HEJMON, KAJ NE STURMIS AL LA POLICISTOJ», estis legeble en ties fejsbuka paĝo.

«La aserto, ke li frontis la policon estas kontraŭa al la pruvaj elementoj liveritaj de la aŭtopsio» deklaris la kuracisto Omalu, dum gazetkunsido en Sakramento.

«Li frontis la domon, maldekstra flanko turnata al la policistoj. Li ne frontis ilin. Frontis la policistojn la maldekstra parto de lia dorso», precizigis la jurkuracisto.           

La junulo agoniis dum 3 ĝis 10 minutoj, antaŭ ol morti, «li ne spertis subitan morton», li substrekis.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }