Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 mars 2018 6 17 /03 /mars /2018 13:47
Bildo / MENAHEM KAHANA / AFP 

17/03/2018

Ĵaŭdon 15an de marto, la Ĉefkortumo haltigis provizore la volon de la registaro elpeladi milojn da Eritreanoj kaj Sudananoj enirintaj kontraŭleĝe en la landon. Tiu decido estis salutata de la organizaĵoj pri defendo de la migrantoj. 

«Estas nekompreneble, ke la Ŝtato Israelo povu plani elpeladon de miloj da rifuĝintoj», reagis la movado "Stop the expulsion" post la decido de la Ĉefkortumo, laŭ komunikaĵo citita de Yediot Aharonot. «Ni esperas, ke tiu decido pri provizora interrompo finfine fariĝos definitiva».  

«Tiu decido devas komprenigi al la israela registaro, ke ĝi devas ŝanĝi sian politikon», insistas porparolanto de alia organizaĵo pri defendo de la migrantoj.

La Ĉefkortumo konsentis al la Ŝtato ĝis la 26a de marto por liveri leĝan kaj detalan argumentadon, sur kio kuŝas ĝia decido de elpelado. La ĵurnalo de Tel-Avivo precizigas, ke «la diktaĵo de la kortumo ne aplikiĝos al tiuj, kiuj akceptos forlasi Israelon memvole. Plie, la ordono ne koncernas preparaĵojn pri elpeladoj, kiuj povas daŭri kiel planite».    

 

Foriro aŭ malliberejo  

Anoncita la 3an de januaro, la elpelad-plano estigas multajn kritikojn. Ĝi antaŭvidas doni korneliecan elekton al la migrantoj, kiuj eniris kontraŭleĝe en la landon (kaj kiuj ne deponis azilpeton): jen forlasi Israelon antaŭ la 1a de aprilo kun sumo de 3 500 dolaroj (2 800 eŭroj), jen esti malliberigitaj. 

Plimulte el tiuj personoj alvenis post 2007. Ili trairis Egiptan Sinajon, kiam la landlimo kun Egiptio estis transirebla. De tiam, la aŭtoritatoj decidis plurajn aranĝojn por instigi tiujn migrantojn, ke ili foriru. Kelkaj religiaj respondeculoj eĉ denuncis tiun ĉeeston de islamanoj kaj kristanoj, kiun ili juĝas minaca kontraŭ la juda identeco de Israelo.

Defendanto de la elpelad-plano esprimis sian malkontentecon al la ĵurnalo: «Tiu diktaĵo kuŝas sur nenia jura bazo. Ni tute ne fidas justicon».  Laŭ la israela ministrejo pri internaj aferoj, duono el la 42 000 afrikaj migrantoj, kiuj vivas en Israelo, ne estas koncernataj de tiu aprila limdato. Nur 300 el la koncernataj migrantoj forlasis «memvole» la landon de post la registara decido.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }