Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mars 2018 5 30 /03 /mars /2018 13:35

30/03/2018

Bildo: Palestinaninoj svingas kajtojn proksime de la landlimo inter Gaza Sektoro kaj Israelo, antaŭ manifestacioj antaŭviditaj kadre de la «Tago de la tero», la 29an de marto 2018/AFP   

La israela armeo alarmpretas proksime de la Gaza sektoro. Komitato alvokas, ĉi-vendrede 30an de marto, al amasaj kolektiĝoj laŭlonge de la landlimo kun Israelo. La 30an de marto estas por la Palestinanoj la «Tago de la Tero». Ili primemoras la morton en 1976 de ses israelaj Araboj, mortigitaj dum manifestacioj kontraŭ konfiskado de terenoj fare de Israelo, sed la manifestacioj ankaŭ fariĝis okazo por postuli «rajton al reveno» por la palestinaj rifuĝintoj. Tiu kolektiĝo, kiujn la palestinaj politikaj organizaĵoj deziras ampleksa, estigas timon de alfrontiĝoj.

Surpapere, tiu mobiliziĝa tago prezentiĝas festa kaj sekura. Ĉi-vendrede, la gazaanoj – viroj ĉiaaĝaj, kaj ankaŭ virinoj kaj infanoj – estas instigataj svingi, proksime de la landlimo de ilia teritorio kun Israelo, palestinajn flagojn, afiŝtabulojn kun la nomo de ilia origina vilaĝo, nun en Israelo, aŭ la ŝlosilojn de la domoj, kiujn ili forlasis en 1948 je la naskiĝo de la nova Ŝtato.

Laŭ la organizantoj, alfrontiĝoj kun la israelaj soldatoj tute ne estas antaŭviditaj. La manifestaciantoj, ili diras, restados 700 metrojn for de la apartiga barilo, kaj policistoj laŭiros laŭlonge de la landlimo, por malhelpi eventualajn ekscesojn.    

Sed ĉi-semajne, la israela stabestro opiniis, ke «eksplodema situacio disvolviĝas nun en Mez-Oriento». «Aparte ĉe la Palestinanoj», precizigis Gadi Eisenkot.     

La armeo prepariĝas al ĉiaj scenaroj, kaj sendis helpotrupojn laŭlonge de tiu landlimo. Cento da paflertuloj estis mobilizataj kaj la soldatoj estas permesataj pafi por malhelpi ĉiujn enirojn sur la israelan teritorion.

Entrudiĝoj multobliĝis tiujn pasintajn tagojn. De semajno, dek unu Gazaanoj estis arestitaj, ĉar ili kontraŭleĝe transiris la apartigan barilon.

Video:

La israela armeo alarmpretas proksime de Gaza Sektoro. Miloj da Palestinanoj estas atendataj en la kvin tolkampoj konstruataj kelkajn centojn da metroj for de la landlimo ekde hodiaŭ kaj por daŭro de ses semajnoj.

La 30an de marto, por la Palestinanoj, estas la «Tago de la tero». Ili primemoras la morton de ses Araboj mortigitaj en 1976, dum la manifestacioj kontraŭ la konfiskado de terenoj fare de Israelo. Tio estas la deirpunkto de tio, kion ili nomas «la granda marŝado de la reveno». La ses semajnoj estas dediĉitaj je rajto al reveno de la Palestinanoj, kiuj je nombro de centoj da miloj, estis forpelitaj de iliaj teroj, aŭ fuĝis dum la milito, kiu sekvis la kreadon de Israelo en 1948.

En tiu kunteksto de vigla streĉiteco, tiu kolektiĝo estigas timon de alfrontiĝoj.

Pruvo de la nervozeco de Tsahal, palestina terkultivisto estis mortigita ĉi-matene fare de israela artileria pafo, li troviĝis sude de Gaza Sektoro, apud la landlimo.

http://fr.euronews.com/2018/03/30/israel-gaza-tensions-a-l-aube-de-la-journee-de-la-terre-

Tago de la Tero: almenaŭ 14 mortintoj kaj centoj da vunditoj

Homamaso kolektiĝis ĉe la sekurbarilo inter Israelo kaj Gaza Sektoro ĉi-vendrede. Tiuj kolektiĝoj okazigis mortigajn alfrontiĝojn kun la israelaj soldatoj.

Almenaŭ 14 personoj mortis kaj centoj estis vunditaj.

Inter 20 000 kaj 30 000 manifestaciantoj partoprenis al tiu «Tago de la Tero» laŭ la informfontoj.

​​​​​​​https://www.i24news.tv/fr/tv/revoir/i24newsroom/x6h3py0

https://www.youtube.com/watch?v=YKRKQdq-azg

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }