
22/03/2018
Juĝata sen publiko fare de milita tribunalo, Ahed Tamimi estis kondamnita ĉi-merkredon 21an de marto vespere je 8 monatoj da malliberejo. La adoleskantino estis filmita, kiam ŝi frapis kaj piedbatis israelajn soldatojn, kaj fariĝis simbolo de la palestina lukto. La video, filmita kun smartfono pasintan 15an de decembro antaŭ la domo de la junulino en Nabi Saleh, situanta en okupata Cisjordanio, vaste diskoniĝis.
La juĝistoj de la milita tribunalo konsentis pri akordo trovita iom pli frue inter Ahed Tamimi kaj la prokuroro. La adoleskantino agnoskis partan kulpecon kontraŭ mallongigita puno je ok monatoj da malliberejo.
Ŝi do estos libera venontsomere, ĉar la kortumo enkalkulas la tempon, kiun ŝi jam trapasis en provizora mallibereco. Al tiu puno, aldoniĝas monpuno je 5 000 ŝekeloj, t.e ĉirkaŭ 1 200 eŭroj.
Ok akuzaĵoj estis forlasitaj, Ahed Tamimi agnoskis nur 4 el la 12 akuzaĵoj, kiuj celis ŝin, interalie agreso, instigo kaj obstrukco al la misio de la soldatoj.
Imitinda proceso laŭ la Israelanoj
Tiu akordo ne estis specife antaŭvidita, ĉar la afero havis vastan eĥon en la amasinformiloj. Imitinda proceso laŭ la israelanoj, ĝi ankaŭ estis atente sekvata de la Palestinanoj kaj de la internacia komunumo.
Pluraj observantoj atendis proceson multe pli longan. Tio signas la streĉitecon kiu ĉirkaŭas tiun aferon de pluraj monatoj. Aktivulo frapis unu el la prokuroroj ĉe la kapo, dum li forlasis la aŭdiencejon. Li estis arestita.
Human Rights Watch salutis la baldaŭan liberigon de Ahed Tamimi, indikas Marine Vlahovic, korespondantino en Ramalaho.
La organizaĵo pri la homaj rajtoj tamen bedaŭras la israelan sistemon de milita justico, en kiu regas longa preventa deteno, malbona traktado de la infanoj kaj ŝajnigaj procesoj.