Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mars 2018 7 04 /03 /mars /2018 15:10

04/03/2018

Antaŭ du jaroj, la 2an de marto 2016, Berta Caceres, ekologiista aktivulino, internacie agnoskita, estis murdita, ĉar ŝi kontraŭstaris projekton de hidraŭlika baraĵo. De tiam, la enketo stagnas, kaj la instigantoj de la krimo plu estas nepunitaj. Tamen, pasintan novembron, internacia raporto malkaŝis «partoprenon de multaj agentoj de la Ŝtato, de altrangaj estroj kaj dungitoj de la entrepreno DESA koncerne la murdo-planon».

La familio de Berta Caceres plu atendas la arestadon de la komanditatoj de tiu krimo. Sed en Honduro, nepuniteco estas kutimo. Tion denuncas Hélène Roux, specialistino pri Centr-Ameriko.

«Justico estas blokata de la Ŝtatpotenco, kaj ĉiuj institucioj tute estas dominataj de la registara partio. Ĉiufoje, la aŭdiencoj estas prokrastitaj. Jen la situacio, kiun travivas ĉiutage en Honduro la defendantoj de la naturmedio,  la kritikaj ĵurnalistoj kaj ties defendantoj», ŝi substrekas.

Sed la murdo de Berta Caceres tute ne estas izolita kazo.

«La murdo de Berta Caceres estis videbla okazintaĵo, sed samaj aferoj okazas ĉiutage. Antaŭ apenaŭ semajnon, 16-jara junulo estis murdita en teruraj cirkonstancoj, li estis torturita. Ankaŭ li engaĝiĝis en defendo de la medio. Li estis famkonata persono. Li estis 16-jara», daŭrigas la specialistino Hélène Roux.

Honduro estas hodiaŭ konsiderata kiel unu el la plej perfortaj landoj en la mondo, interalie kontraŭ la defendantoj de la naturmedio.

Laŭ Internacia amnestio, de post 2010, pli ol 120 el ili estis murditaj.  

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }