
20/03/2018
Laŭ Internacia Amnestio kaj la asocio ACAT (Kristana asocio kontraŭ torturo kaj mortopuno), Francio povus esti konsiderata kiel komplico de Sauda Arabio. Tiu lando bombardas la loĝantojn en Jemeno, kaj Francio vendas al ĝi armilojn.
Ĉu la francaj armiloj mortigas civilulojn en Jemeno? Frontlinie, Sauda Arabio uzadas de tri jaroj multajn armilojn usondevenajn, sed ne nur. Francio vendis batalĉarojn Leclerc, aŭ kanonojn Caesar, potenca armilo, kiu estis uzata en Irako. Tiu afero estas ĝena por la registaro: «Uzado de armiloj estas kutime kontrolataj, sed la konfliktoj evoluas, sin pravigas Florence Parly, ministrino pri la Armeoj. Kiu povis imagi ekaperon de tiu konflikto en Jemeno?»
10 000 mortintoj
En raporto publikigita la 19an de marto, Internacia Amnestio, kaj la asocio ACAT, NeRegistara organizaĵo kontraŭ la torturo, denuncas tiujn liveradojn de armiloj: «Tiuj armiloj povus esti uzataj en la Jemena konflikto, kaj esti uzataj por plenumi militkrimojn». La konflikto en Jemeno okazigis preskaŭ 10 000 mortintojn kaj 60 000 vunditojn, inter kiuj multaj civiluloj kaj infanoj. La asocioj petas de Eŭropa Unio, ke ĝi lanĉu embargon pri vendado de armiloj al Sauda Arabio tiom longe kiom daŭros la milito en Jemeno.
23/03/2016
Jemeno : Internacia Amnestio postulas ĉesigon de armila liverado
30/03/2017
Jemeno: du trionoj el la loĝantaro bezonas humanitaran helpon
10/03/2018
Unuiĝinta Reĝlando: Sauda Arabio aĉetas batalaviadilojn