02/03/2018
Laŭ Internacia Amnestio, Francio patrio de la homaj rajtoj, estas nur antaŭlonga memoraĵo. La NRO denuncas interalie la leĝprojekton pri azilo kaj migrado, kiu spegulas laŭ ĝi simpligan koncepton, distingante migrantojn disde rifuĝintoj.
«Ĝi kontribuas al malhumanigo de personoj, kiuj ekziliĝis, reduktante la situacion al ia alfrontiĝo inter bonuloj kaj malbonuloj, denuncas Catherine Gaudard, direktorino pri agado ĉe Internacia Amnestio-Francio. La migrantoj estas tamen individuoj, kiuj havas ĉiuj sian historion, sian travivaĵon, sian pravigon forlasi sian landon. Kvankam ili ne ĉiuj havas la saman statuson, ili tamen havas rajtojn».
La jara raporto de Internacia Amnestio elvokas ankaŭ la elpeladon de 27 000 migrantoj, kiuj trapasis la landlimon dum la unua jarduono de 2017, - inter kiuj izolitaj neplenaĝuloj - sen ebleco peti azilon.
Koncerne la «delikton pri solidareco», al kiu submetiĝas la personoj, kiuj helpas migranton trapasi la landlimon, la NRO opinias, ke ĝi estas ekscesa. La terkultivisto Cédric Herrou estis kondamnita je kvar monatoj da kondiĉa malliberejo pasintan aŭguston.
La aktivulino de Amnestio Martine Landry riskas, siaflanke, kvin jarojn da enkarcerigo, kaj 30 000 eŭrojn da monpuno, ĉar ŝi faciligis la eniron en Francion de du 15-jaraj adoleskantoj.
Ankaŭ la situacio en Kalezo estas substrekita. La asocioj, kiuj helpas la migrantojn asertas, ke ili estas objekto de timigo fare de la aŭtoritatoj.
Internacia Amnestio energie denuncas la vendojn de armiloj al landoj, kiuj uzadas ilin kontraŭ civiluloj, malobserve al la internacia juro, interalie al Sauda Arabio, kiu kondukas la militon de koalicio en Jemeno. Tiu milito okazigis pli ol 10 000 mortintojn.
http://fr.euronews.com/2018/02/22/amnesty-international-les-manquements-de-la-france
https://www.youtube.com/watch?time_continue=37&v=VwshtAoSflM