
11/03/2018
Bildo: ANF NEWS en la angla
La turkaj fortoj kaj ties aliancanoj tute ĉirkaŭas la urbon Efrîn, nord-okcidente de Sirio, kaj daŭrigos poste siajn operacojn orienten, cele al eliminado de ĉiuj kurdaj milicanoj el la landima areo, anoncis vendredon la turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan en televida parolado.
Efrîn konsistigas la ĉefan celon de la operaco «olivarba branĉo» lanĉita antaŭ monato kaj duono fare de Ankaro.
La turka armeo kaj ties aliancano de la Siria libera armeo (ASL) jam konkeris kvin el la sep ĉefaj lokoj de la kurda enklavo.
Jaŭdon, ili konkeris Jinderes, urbo situanta dudek kilometrojn sud-okcidente de Efrîn, laŭ la turkaj oficialaj gazetoj.
Laŭ Recep Tayyip Erdoğan, la turkaj fortoj atingos baldaŭ la urbo-centron de Efrîn. İli estas laŭ li, nur 6 kilometrojn for de la vojo, kiu venas de Jinderes.
«La centro de Efrîn estas nun ĉirkaŭita, kaj nia eniro estas tre baldaŭa», li diris. «Ni eliminas la lastajn obstaklojn antaŭ la sieĝo de la urbo-centro de Efrîn».
Reage al la diroj de la turka prezidento, la kurdaj batalantoj de la YPG (Taĉmentoj je protektado de la popolo) neis, ke la urbo estas tute ĉirkaŭita. La turka armeo kaj ties aliancanoj troviĝas 10-15 kilometrojn for de la urbo, deklaris unu el liaj porparolantoj, Nouri Mahmoud.
Erdoğan precizigis, ke post la rekonkero de Efrîn, liaj fortoj paŝos al Manbij, kie milicanoj de la YPG estas deplojitaj, kaj daŭrigos sian antaŭeniron orienten, tutlonge de la siria-turka landlimo.
«Ni estas en Efrîn hodiaŭ, kaj ni estos en Manbij morgaŭ. Tagon poste, ni agados tiel, ke orienta Eŭfrato estu liberigita de la teroristoj ĝis la iraka landlimo», li deklaris.
Tiu iniciativo povus okazigi alfrontiĝon inter la turkaj fortoj kaj la usonaj soldatoj, ankaŭ deplojitaj ĉirkaŭ Manbij subtene al la Siriaj demokrataj fortoj (FDS), avangardo en la batalo kontraŭ la ĝihadistoj de la Islama Ŝtato (IŜ).
Ankaro opinias, ke la YPG, ĉefa elemento de la FDS, estas vastigaĵo de la PKK (Kurda partio de la laboristoj), kiu kondukas de pli ol tri jardekoj insurekcion en turka teritorio.
20/01/2018
Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan
25/01/2018
Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon
29/01/2018
Kurdio: Miloj da por-kurdaj manifestaciantoj defiladas en Francio kaj Germanio
31/01/2018
Turkio: 8 membroj de la Unio de la kuracistoj estis arestitaj, ĉar ili kritikis la turkan ofensivon en Sirio
03/02/2018
Kurdio: la bildoj de korpo terure mutilita de batalantino indignigas la kurdojn
08/03/2018
Efrîn: alvoko de la virinaj organizaĵoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-alvoko-de-la-virinaj-organizajoj.html
