Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mars 2018 4 08 /03 /mars /2018 18:22

08/03/2018

En komuna deklaracio, la virinaj organizaĵoj de Efrîn lanĉis alvokon al la internacia komunumo, ke ĝi agadu kontraŭ la masakroj, kondukitaj de la turka armeo de antaŭ 45 tagoj.

«La civiluloj, inter kiuj rifuĝintoj, infanoj kaj maljunuloj, kiuj fuĝis la persekutojn de la turka Ŝtato en la ĉirkaŭaj vilaĝoj, venis al la urbo-centro de Efrîn, kiu estas hodiaŭ celita de la bombardoj.

La celo de Turkio, per ĝia detruiga politiko estas trudi la surlokan loĝantaron, ke ĝi forlasu la regionon. Erdoğan deklaris, ke li bombardos Efrîn ĝis la kreado de «sekureca areo» por 3 milionoj da rifuĝintoj. Tio estas konkreta pruvo, ke la milito kondukita de Erdoğan celas ŝanĝi la demografion de la regiono, same kiel en Jerablus et El-Bab».

La organizaĵoj substrekis, ke plej suferas en tiuj masakroj la infanoj: «Estas terurige por ili vidi la morton de siaj proksimuloj. Plie, multaj lernejoj estis celitaj dum la bombardoj, malhelpante rajton al edukado de la junuloj kaj infanoj. En la atako de Efrîn, la turka Ŝtato malobservadas ĉiujn internaciajn regulojn kaj traktadojn. Klorgaso estis uzata en la ĉirkaŭaj vilaĝoj, kaj la korpoj de mortigitaj personoj estis krude mutilitaj».

La historiaj kaj arkeologiaj lokoj estas bombarditaj, cele al forviŝado de la historiaj kaj homaraj spuroj. Disturbas nin la silento de la internacia komunumo, de la humanitara kaj virinaj organizaĵoj. Ni estas decidemaj defendi nian historion, nian heredaĵon. Ni engaĝiĝas en rezistado kaj batalo por haltigi la Turkan Ŝtaton. Ni petas de ĉiuj humanitaraj organizaĵoj, institucioj kaj de Unuiĝintaj Nacioj, ke ili rompu la silenton kaj agadu por ĉesigi la masakrojn en Efrîn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }