25/03/2018
Melburno Parizo Barato Nov-Orleano Romo Katalunio Honduro Paragvajo Bonaero Duseldorfo Kabulo Meksiko Kopenhago Lorient (Francio) Ĉekio Bristolo Japanio Breŝo(Italio) Anĝevo(Francio) Hêsêkê (Sirio) Hamburgo Donostio(Eŭskio) Londono Kobanî Strasburgo (Francio) Bolonjo (Italio) Stokholmo Manĉestro Toronto Ktp.
Fotoj kaj videoj ĉi-tie: https://twitter.com/rojinfo_
La subskribintoj de la kampanjo publikigis deklaracion nomatan «Subteni la rezistadon estas historia neceseco», kaj alvokis ĉiujn defendantojn, ke ili kuniĝu kun la unua Tutmonda Agadtago por Efrîn la 24-an de marto 2018.
La deklaracio estas la jena:
«La agreso kontraŭ Efrîn reprezentas novan etapon de la milito de la turka Ŝtato kontraŭ la kurda popolo. Tiu genocida invado estas kondukita sub la rigardo de la tuta homaro. Ĝi ne estus ebla sen kompliceco de la grandaj potencoj. Konsternita de la heroa rezistado de la Kurdoj en la lukto kontraŭ Islama ŝtato en Kobanî, Turkio bruske rompis la pacan procezon, dissemante teroron en la kurda regiono de Turkio, kiu suferas de antaŭ du jaroj pri abomenindaj malobservadoj de la homaj rajtoj, kun miloj da mortintoj kaj centoj da miloj da delokitoj.
Hodiaŭ, la milito kontraŭ la Kurdoj intensiĝas per la krima invado de la siria teritorio fare de la turka Ŝtato. La miltkrimoj kontraŭ la kurda popolo de Efrîn estas krimoj kontraŭ la homaro, kaj la rezistado de la Kurdoj estas rezistado por la homaro. Ni subtenu la rektan demokration kaj la modelon de demokrata kunfederismo efektivigata en Rojava!
Ni alvokas tujan ĉesigon de la atakoj de la turka armeo kontraŭ Efrîn, konforme kun la ĵusa rezolucio de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj pri batalhaltigo en tuta Sirio ; tujan retroiron de la turka armeo, kies ĉeesto en Efrîn konsistigas nekontesteblan malobservadon de la internacia juro ; kaj plenan kaj inkluzivan partoprenon de la siriaj kurdoj kaj de ties organizaĵoj en la paca procezo kondukata sub la egido de UN por politika solvo de la siria konflikto.
Turkio daŭrigas sangobanon en Efrîn, malobserve al la rezolucio de UN pri la batalhaltigo!
Stop genocidon kaj etnan purigadon kondukitan de la turka armeo en Efrîn!
La 24an de marto, en la tuta mondo, ni mobiliziĝu kaj ni marŝadu por Efrîn!
20/01/2018
Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan
25/01/2018
Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon
29/01/2018
Kurdio: Miloj da por-kurdaj manifestaciantoj defiladas en Francio kaj Germanio
31/01/2018
Turkio: 8 membroj de la Unio de la kuracistoj estis arestitaj, ĉar ili kritikis la turkan ofensivon en Sirio
03/02/2018
Kurdio: la bildoj de korpo terure mutilita de batalantino indignigas la kurdojn
08/03/2018
Efrîn: alvoko de la virinaj organizaĵoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/efrin-alvoko-de-la-virinaj-organizajoj.html
11/03/2018
Efrîn: la turka armeo estas enironta en la urbon Efrîn, anoncas Erdoğan
15/03/2018
Turka ofensivo en Sirio: «Ĉiuj, kiuj restos en Efrîn mortos», timas kurdo ĉe la turka-siria landlimo
17/03/2018
Bombardado de Efrîn : 35 000 civiluloj fuĝas
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/bombardado-de-efrin-35-000-civiluloj-fugas.html
21/03/2018
Turkio: post Efrîn, Erdoğan volas plivastigi la ofensivon en Sirio /- / 24-an de marto: Tutmonda Agadtago