
17/03/2018
Dum la turkaj obusoj falas sur la sirian urbon, dekoj da miloj da personoj provas fuĝi.
En traktoroj, vagonoj, busoj, kelkfoje piede: dekoj da miloj da personoj fuĝas Efrîn, urbon regatan de la Kurdoj norde de Sirio, en stato de kvazaŭ-sieĝo de pluraj tagoj. Ĵaŭdon, artileriaj pafoj de la turka armeo, apogite surloke de siriaj ribelaj milicoj, intensiĝis kontraŭ la urbo.
La kurd-siriaj batalantoj de la YPG asertas, ke ĝi rebatis la turkan ofensivon lanĉitan en la norda ĉirkaŭaĵo. Dudeko da civiluloj, inter kiuj pluraj infanoj estis mortigitaj laŭ la "Siria Observejo pri la homaj rajtoj".
En bildoj filmitaj de senpilota aviadilo kaj elsenditaj fare de la turka publiktelevidkanalo TRT, videblas grandegaj trafikŝtopadoj ĉe la enirejo de la urbo, kiu estas preskaŭ tute ĉirkaŭita la turkaj soldatoj. Laŭ la TRT, vojoj estis baritaj fare de milicanoj por malhelpi fuĝon de la civiluloj.
Ĵaŭdon, la porparolanto de Recep Tayyip Erdoğan opiniis, ke lia armeo «tre baldaŭ» forpelos de Efrîn la kurdan YPG, grava aliancano de la internacia koalicio kontraŭ la grupo Islama Ŝtato, sed kvalifita kiel «teroristo» fare de Ankaro.
Tankoj estis vidataj ĉi-vendrede en kamionoj en la urbo Hatay, sude de Turkio. Ili plifortigas la operacon «Olivarba branĉo», lanĉitan la 20an de januaro, oficiale por sekurigi la turka-sirian landlimon.

http://fr.euronews.com/2018/03/16/exode-massif-d-afrine-bombardee
11/03/2018
Efrîn: la turka armeo estas enironta en la urbon Efrîn, anoncas Erdoğan