Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mars 2018 2 13 /03 /mars /2018 10:38

13/03/2018

En oficiala vizito en Barato, la franca prezidento Macron relanĉis la projekton de konstruado de nuklea centralo en Jaitapur, sisma areo. La surloka loĝantaro organizis ĉl-okaze manifestacion kontraŭ la franca prezidento: «Macron go back !» estis legeble sur la afiŝtabuloj.

Fakte, inter kontraktoj kaj projektoj, kiujn Macron volis garantii por la francaj multnaciaj societoj en Barato, troviĝas la projekto de vendo de ses nukleaj reaktoroj EPR kaj la konstruado de centralo en Jaitapur. Tiu ĉi estus la plej granda nuklea centralo de la planedo.

Tamen, la loko antaŭvidita por la konstruado de tiu centralo, troviĝas en sisma areo, kelkajn kilometrojn for de faŭlto. Temas pri projekto, kiu prezentas evidentan danĝeron por naturmedio kaj por milionoj da personoj en la regiono, antaŭ ĉio por la surlokaj loĝantoj. La konstruado de tiu centralo reprezentas ankaŭ riskon por la memkonservado de preskaŭ 10 000 loĝantoj, kiuj vivtenas sin per fiŝkaptado kaj terkultivado.         

Tiu projekto estas interrompita de 2009, kaj la surloka loĝantaro plu rezistas. Pro tio, la loĝantoj de la vilaĝoj situantaj en la areo antaŭvidita por la centralo, organizis manifestacion, kies slogano estis: «Macron go back» (Macron reiru hejmen!»)

La franca registaro kondukas en Barato politikon favore al la francaj multnaciaj societoj kaj malfavore al la medio kaj la surlokaj popularaj klasoj.

http://www.arevah-blog.com/

Bildo: Vivek Bendre

02/07/2014

Barato : Jaitapur : rigardo al la tre kontestata nuklea projekto de Areva

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/07/barato-jaitapur-rigardo-al-la-tre-kontestata-nuklea-projekto-de-areva.html

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }