Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 mars 2018 1 19 /03 /mars /2018 22:19

19/03/2018

La 17a de marto, manifestaciantoj akuzis la austrian registaron, konstituitan de dekstro kaj ekstremdekstro, ke ĝi reeĥas ksenofobian idearon.

Ili defiis la malvarmon de Vieno por manifestacii. En Aŭstrio, pluraj miloj da personoj partoprenis kolektiĝon kontraŭ rasismo kaj diskriminacioj. Inter ili, multaj denuncis la politikan sintenon de la nuna registaro, kondukita de la konservativulo Sebastian Kurz, subtenata de la ekstremdekstra partio FPÖ.

Tiu registaro prioritatigas redukton de la migrado, drastigante la leĝon pri azilo, kaj faciligante la elpeladojn.

En 2015 kaj 2016, preskaŭ 150 000 personoj alvenis en Aŭstrio, lando kiu enkalkulas 8,7 milonojn da loĝantoj.

Laŭ la manifestaciantoj, la ksenofobia idearo de ekstremdekstro banaliĝas en la socio. Dum la lastaj balotoj, kvarono el la Aŭstrianoj voĉdonis favore al la FPÖ.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }