Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mars 2018 4 29 /03 /mars /2018 17:21

29/03/2018

Mireille Knoll estis murdita la 23an de marto 2018 en la 11-a arondismento de Parizo. Mireille Knoll, 85-jara, elsaviĝintino de la holokaŭsto estis ponardita en sia hejmo, avenuo Philippe-Auguste.

Ŝi naskiĝis la 28an de decembro 1932 en Parizo. Kun ŝia patrino, ŝi forlasis la urbon iom da tempo antaŭ la  Rastado de la Vintra Ciklodromo en julio 1942, kaj rifuĝis en Portugalio, danke al la brazila pasporto heredita de ŝia patro. Post la milito, ŝi edziniĝis kun elsaviĝinto de Aŭŝvico, kaj la paro instaliĝis en Kanado, antaŭ ol poste reveni al Parizo. Ŝia edzo prizorgis atelieron pri pluvmanteloj en la kvartalo Sentier, unu el la judaj kvartaloj de la ĉefurbo. La paro havis du filojn.

Ŝia edzo mortis komence de la 2000-aj jaroj. En 2018, ŝi suferis pri Parkinsona malsano, kaj povis elhejmiĝi nur en rulseĝo, kaj akompanata de sia helpanto. (laŭ Wikipedia)

Laŭ la nepino de Mireille Knoll, kiu vivas en Israelo, tiu antisemita ago, en kiu mortis ŝia avino ne estas izolata evento. Ŝajnas, laŭ ŝi, ke la franca Ŝtato apenaŭ liveras respondon.

«Hodiaŭ, la viktimo estis mia avino, sed morgaŭ tio povos okazi al alia avino, alia infano, aŭ patro», eksplikas la junulino, kiu vivas en Herzlija, Israelo. «Tiu problemo instaliĝas, kaj devas ricevi taŭgan traktadon, mi opinias ke Francio ne scias kiel agadi, ke ĝi ne havas rimedon fronte al tiu problemo. Ŝajnas al mi, ke la homoj ĉesigu ekskuzon, kaj rigardu senkaŝe la realecon».           

Eŭropo spertas reaperon de antisemitaj agoj en multaj formoj: perfortoj, insultoj, aŭ atakoj. Koŝera komercejo estis denove incendiita en Créteil, Francio, pasintan januaron.

Politikaj postuloj estas parto de la faktoroj, kiuj kontribuas al la kreskado de tiuj eventoj: ekstremdekstraj senkompleksaj diskursoj, importadon de la israela-palestina konflikto, aŭ ĝihadistaj atencoj, kiuj interalie celis judan lernejon de Tuluzo, en marto 2012, aŭ la judan muzeon de Bruselo du jarojn poste.

Tiuj ideologioj estas nutritaj per malamego, kaj facile eniĝas en interreton, eksplikas Avi Tawil, direktoro de la eŭropa centro de la juda komunumo de Bruselo.

«La problemo pri la "fake news" (falsaj novaĵoj) estas tiom forta, ke eĉ neŭtraj homoj fariĝas skeptikaj pro la komplot-teorioj, kaj kondamnas tiujn eventojn heziteme», li indikas. «Junuloj, en Bruselo kaj aliloke, ne spontanee kondamnas antisemitismon, ĉar ili ne scias, ĉu tio estas vera aŭ ne».

Pasintan 19an de marto, la franca Ĉefministro Edouard Philippe malkaŝis la bazojn de batalplano kontraŭ rasismo kaj antisemitismo, kaj deziris pli da kontrolo en interreto.

«Francio defendos eŭropnivele leĝan projekton», deklaris Edouard Philippe, por «devigi la retliverantojn, ke ili eksigu kiel eble plej rapide ĉiajn enhavojn malamegajn, rasismajn, aŭ antisemitajn».

Laŭ raporto de la Eŭropa Agentejo pri Fundamentaj Rajtoj pasintan novembron, en plejparte de la eŭropaj landoj, la antisemitaj agoj estas plej ofte nesciataj.

Tamen, la nombrado estas unua necesa paŝo al starigo de vera politiko, cele al lukto kontraŭ tiu plago.                    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }