
14/02/2018
Bildo: manifestacio en Karakaso la 8an de februaro kontraŭ la manko de medikamentoj. REUTERS
Manko de medikamentoj vigle daŭras en Venezuelo. Fine de januaro, la venezuela farmacia federacio menciis, ke la manko de medikamentoj en la lando atingas 85%. La malkreskanta atribuo de valutoj fare de la venezuela Ŝtato, estas unu el la faktoroj, kiuj plej damaĝas la produktadon kaj importadon de medikamentoj. Tiu situacio tuŝas precipe la gravajn kaj kronikajn malsanojn. De pluraj semajnoj la pacientoj, kiuj suferas pri reninsuficienco, ricevis rengrefton, aŭ bezonas dializon, spertas gravajn malfacilaĵojn por akiri kuracadon.
Tiu situacio maltrankviligas interalie la spertulojn de UN, kiuj asertas, ke «ĉirkaŭ 15 000 personoj, kiuj suferas pri renmalsanoj riskas morton». Ĵaŭdon 8an de februaro, en Karakaso, kolektiĝo de NROj kaj pacientoj estis organizita por denunci la mankon de medikamentoj en la lando.
«Ni volas vivi». Jen la mesaĝo lanĉita de pluraj pacientoj kontraŭ la manko de medikamentoj. Inter ili, Jesus: li ricevis rengrefton antaŭ 3 jaroj, sed de pluraj semajnoj, liaj imuno-inhibiciaj medikamentoj ne plu estas troveblaj.
«De 3 monatoj, la kuracado mankas: miaj provizoj elĉerpiĝis pasintsemajne, do de pluraj tagoj mi ne plu havas medikamentojn», li konfidas. Mia kuracistino diris al mi, ke mi povas fidi nur al Dio. Ŝi povas nenion fari, se la Ŝtato nenion faras. Nun, mi riskas netoleron de mia grefto, kaj devos denove ricevi dializon. Poste, ĉar traktado por dializo ne plu ekzistas, la morto atendas min!».
Pacientoj kolektiĝis alvoke de Codevida, NRO pri defendo de la rajto al sano. Francisco Valencia estas ties prezidanto: li denuncas neelteneblan situacion por ĉiuj, kiuj suferas pri kronikaj malsanoj kiel reninsuficienco: «Pri la malfacilaĵoj koncerne traktadon de dializo, ni parolas de pasintjare, sed nun ni estas en situacio de plena malĉeestado de materialo kaj medikamentoj. Tio kaŭzis, en daŭro de 2 semajnoj, la morton de 7 personoj, kiuj ne estis dializitaj. Ni petas de la registaro, ke ĝi aktivigu la mekanismojn de internacia kooperado por eviti pli da mortoj, fronte al tiu situacio, kion ni spertas».
La NRO Codevida taksas, ke 35 centroj de dializo estis fermitaj en la tuta lando.
