Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 février 2018 2 06 /02 /février /2018 14:05

06/02/2018

Bildo: Manifestacio kontraŭ la virinaj seksmutiladoj en Madrido, la 3an de februaro : 200 milionoj da viktimoj en la mondo. © Marcos del Mazo/LightRocket via Getty 

Tutmonda tago kontraŭ la seksmutiladoj estas celebrata ĉi-mardon 6an de februaro. Tio estas okazo por ĉiuj protagonistoj, jen asocioj, jen Ŝtatoj, mobiliziĝi por la 200 milionoj da virinoj ekscizitaj kaj/aŭ suturitaj. Tri milionoj da knabinoj estas viktimoj ĉiujare, de tiuj mutiladoj, tre disvastigitaj ĉar amplekse tolerataj en multaj landoj.

En Eburbordo, 30 ĝis 40% el la virinoj estas ekscizitaj laŭ taksadoj. Tiu kontraŭleĝa praktiko, kvankam punata de la leĝo, plu daŭras. La infanoj ofte estas ekscizitaj ekde naskiĝo, sed tiu praktiko estas tiel enradikita, ke eĉ kelkaj junulinoj petas sian ekscizon cele al «normaliĝo».

Tion eksplikas la eburborda verkistino Aminata Traoré, kiu atentigas pri la afero en la lernejoj. «En la liceoj, knabino, kiu ne estas ekscizita estas izolita, flankenigita de la aliaj… pro tio, ŝi fine elektas ekscizon sen akordo de siaj gepatroj. Tio estas ŝoka, sed estas socia kutimo en la vilaĝo. La knabino ja deziras aparteni al tiu ĉi socio: ŝi estas morale devigita peti praktikon de ekscizo».  

Pro tio, Aminata Traoré decidis daŭrigi tiun atentigon en la duagradaj lernejoj, «por ebligi al la infanoj, ke ili esprimiĝu. Tiuj infanoj tiel fariĝos perantoj en la familioj kaj lernejoj».      

(…)

 

Seksmutiladoj praktikataj ĉie en la mondo

Oni plejofte parolas pri la seksmutiladoj en Afriko, sed la praktiko ne estas limigita al tiu kontinento, kiel eksplikas Christine Beynis, flegistino en Gvineo, poste en Francio, kaj hodiaŭ pensiulino:

«Estas multe pli da ekscizitaj virinoj en Indonezio ol en Afriko, eksplikas la eks-flegistino. Ĉiuj indoneziaj virinoj estas ekscizitaj!».

La nombro de ekscizitaj virinoj en la mondo atingas 200 milionojn: «Jemeno, Irako, kurdaj virinoj estas ekscizitaj, daŭrigas Christine Beynis, eĉ ĉecenaj virinoj ŝajne suferas ekscizon».        

Kvankam la situacio en Gvineo malĝojigas ŝin, «tio estas trista» ŝi konfidas, Christine Beynis konstatas tamen ĝeneralan ekkonsciiĝon, kio ebligas esperi, «ke tiu praktiko ĉesos»  

http://www.rfi.fr/afrique/20180206-mutilations-sexuelles-200-millions-victimes-afrique-indonesie-aminata-traore

https://www.youtube.com/watch?v=15isZrMZd30

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }