01/02/2018
La tunizia polico uzadis fizikan perforton kontraŭ personoj arestitaj dum la ĵusaj manifestacioj, kaj rifuzis al ili la rajton al advokato, denuncis merkredon la NRO Human Rights Watch (HRW).
Komence de januaro, Tunizio spertis manifestaciojn kontraŭ plialtiĝo de la vivokosto. Kelkaj transformiĝis en noktajn ribelojn. Preskaŭ mil personoj estis arestitaj, laŭ la ministrejo pri internaj aferoj.
«En multaj kazoj, dum la ondo de manifestacioj, la aŭtoritatoj respektis la rajtojn al kunvenoj kaj pacaj esprimoj» agnoskas HRW en komunikaĵo.
Sed «kelkafoje, la polico draŝadis la arestitajn personojn, kaj rifuzis al ili ĉeeston de advokato, kontraŭdire kun la tunizia leĝo», daŭrigas la NRO.
Personoj estis arestitaj, ĉar «ili disdonis propagandajn flugfoliojn, kiuj kritikis la politikon de la registaro, kaj petis pli da socia justeco», aŭ ĉar «ili skribis sloganojn sur la muroj», ankaŭ bedaŭras HRW.
Almenaŭ ok personoj estos juĝitaj pro «disdonado de materialo, kiu atencas al la publika ordo», dum la flugfolioj entenis «pacajn kritikojn de la politikoj de la registaro, kaj alvokoj al socia justeco», laŭ la NRO, kiu postulas nuligon de la persekutoj.
Kelkaj junuloj estis arestitaj dum «noktaj intervenoj» en ilian hejmon, kaj estis «mistraktitaj dum arestado kaj pridemandado».
HRW petas finfine, ke la enketo anoncita de la aŭtoritatoj pri la morto de protestanto, Khomsi Yeferni, en kontestataj cirkonstancoj, estu «senpartieca», kaj ke ĝi entenu «pridemandadojn de atestantoj»
Tiu enketo devos «persekuti ĉiun agenton de la registaro, se ĝia partopreno en la morto de Yeferni estas pruvita, ĉu memvole, ĉu okaze de krima neglekta ago», opinias la NRO.
La aŭtoritatoj ne ankoraŭ publikigis la rezultojn de la aŭtopsio de la korpo de tiu kvardekjara senlaborulo, mortigita la 8an de januaro en Teburba, okcidente de Tunizo. Lia familio asertas, ke li estis koliziita de policveturilo. Tion dementas la ministro pri internaj aferoj, kiu prezentas lin kiel astmulon.
Dum la protestmovado, "Amnesty International" jam postulis de la sekurecaj fortoj, ke ili «ĉesigu uzadi timigajn manovrojn», post la arestado de pluraj maldekstraj aktivuloj akuzataj, ke ili manipulas la protestantojn.
10/01/2018
Tunizio: 200 arestadoj, dekoj da vunditoj post plia nokto da kolizioj
13/01/2018
Tunizio: flava karto adresita al la registaro
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/tunizio-flava-karto-adresita-al-la-registaro.html