Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

12 février 2018 1 12 /02 /février /2018 19:31

12/02/2018

La 7an de februaro 2018, pli ol 300 infanoj, inter kiuj 87 knabinoj, estis liberigitaj post plano plenumita de la Misio de UN en Sud-Sudano, kunlabore kun UNICEF kaj ĉiuj protagonistoj en la konflikto: registaro, komunumaj kaj religiaj grupoj. 19 000 infanoj plu estas rekrutigitaj en armitaj grupoj, kiuj plagas Sud-Sudanon. Tiu lando suferas enlandan militon de post 2013.

En la venontaj semajnoj, 700 infanoj ŝajne reakiros liberecon. Ili ricevos kuracadon kaj psikologian helpon, kadre de la programo de resociigo efektivigita de UNICEF kaj ties partneroj.

Kelkaj kuniĝos kun siaj familioj, aliaj estos gastigataj en provizoraj akceptejoj. Monhelpo estos pagita al la familioj dum tri monatoj. Poste, la infanoj, plejparte 10 ĝis 16-jaraj, povos frekventi lernejon denove, aŭ profiti pri profesia formado. Sed tiu resociigo postulas gravajn financajn rimedojn. UNICEF devas trovi «45 milionojn da dolaroj por apogi la strebojn al liberigo, malmobilizado kaj resociigo de la neplenaĝuloj en la tuta lando», precizigas UN.   

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }