Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 février 2018 2 27 /02 /février /2018 16:13

27/02/2018

Bildo: Manifestacio de dungitoj kaj entreprenistoj de la karbomino Hendrina, en la provinco  Mpumalanga, posedata de la familio Gupta. Virino skribis sur paperfolio: «Gupta, ĉesigu la ludon kun niaj vivoj». © MARCO LONGARI / AFP 

Post la demisio de Jacob Zuma, tuta sistemo kolapsis. La barataj fratoj Gupta, tre proksimaj de la eks-prezidento, estas persekutataj de la sud-afrika polico. Ilia hasta eksigo el la aferista medio naskigis dubon ĉe la dungitoj de iliaj entreprenoj. Pli ol 2 000 ministoj strikas de post dimanĉon, ĉar ili ne ricevis salajron.    

Ili devis ricevi salajron pasintan vendredon, sed la 2 500 ministoj de karbomino posedata de la familio Gupta, ricevis nenion. La mono ne estis liverita.

La lasta banko de la fratoj Gupta, la "Barata banko de Baroda", anoncis komence de februaro, ke ĝi forlasas Sud-Afrikon. La oficiala pravigo estas manko de ekonomiaj oportunaĵoj. Plie, la banko ricevis ankaŭ monpunon je pli ol miliono da eŭroj, pro malobservado de siaj devoj.

Konsekvence, ĝi ne povis pagi siajn ministojn. La mino estis do submetita al jura proceduro, kaj la salajruloj plu strikas.

Ili ne estos solaj. Sama problemo ekzistas en alia karbomino posedata ankaŭ de la familio Gupta, en la regiono Mpumalanga. La entrepreno ne tenis sian promeson pagi la salajrojn pasintan semajnfinon.

La ministoj ankaŭ sin demandas, ĉu la familio Gupta vendos siajn minojn?      

Ĉar la tri barataj fratoj persiste provas fuĝi la landon kaj savi siajn interesojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }