
23/02/2018
La rusia ambasadoro ĉe UN, Vassily Nebenzia, anoncis ĵaŭdon, ke la 15 membroj de la Konsilio pri sekureco ne akordiĝis por devigi batalhaltigon en Sirio dum 30 tagoj, intertraktata de pli ol du semajnoj.
La diplomato, dum kunveno kunvokita de Moskvo, denuncis «la katastrofajn paroladojn» jam uzitajn koncerne Alepon fine de 2016. Laŭ li, ili ne respondas al la surterena situacio. Usono kaj Francio, inter aliaj, kontestis la sintenon de Rusio, kiu subtenas Damaskon, kritikante kiel faris la franca ambasadoro François Delattre, «la atakojn kontraŭ la malsanulejoj» kaj la «netolereblan situacion».
«Urĝeco sur la tereno estas absolute necesa» kaj «rapida adopto» de la rezolucio diskutata inter la 15 membroj de la Konsilio pri sekureco, estas grava, precizigis la franca diplomato. Li ankaŭ atentigis, ke «maltaŭga decido», kaŭzus «plivastigon de la konflikto».
Proponita de Kuvajto kaj Svedio, la projekto de rezolucio antaŭvidas batalhaltigon dum monato en Sirio, por ebligi interalie malintensigon de la sieĝo en Orienta Ĥuto, kaj organizi sanitarajn evakuadojn.
Tiu batalhaltigo estis petita la 6an de februaro, t.e antaŭ pli ol 15 tagoj, fare de la surterenaj organizaĵoj de UN, cele al helpo de la 400 000 personoj, kiuj vivas en la Orienta Ĥuto, ribela areo en la ĉirkaŭaĵo de Damasko.
Por eviti rusian vetoon dum baloto, la intertraktantoj konsentis antaŭ semajno, ekskludi de la batalhaltigo, la batalojn kontraŭ la ĝihadistaj grupoj, kiel la Islama Ŝtato aŭ Al-kaido.
Jaŭdon, la rusia ministro pri Fremdaj aferoj, Sergueï Lavrov substrekis, ke lia lando pretas akcepti batalhaltigon, kondiĉe ke la ekskludoj koncernu ankaŭ «la grupojn, kiuj helpas la ĝihadistojn», kiuj «atakas la loĝkvartalojn» en la ĉirkaŭajoj de la siria ĉefurbo.
La siria reĝimo, subtenata de Rusio kaj Irano opinias, ke tiuj, kiuj estas konsiderataj de Okcidento, kiel opoziciuloj al la potenco de Baŝar Al-Asad, fakte estas «terorismaj grupoj».
La projekto de rezolucio planas, ke batalhaltigo ekvalidus 72 horojn post la alpreno de la teksto fare de la Konsilio pri Sekureco. Urĝa liverado de humanitara helpo (medikamentoj kaj nutraĵoj) komenciĝus 48 horojn post la komenciĝo de la batalhaltigo.
Pli ol 13,3 milionoj da Sirianoj nun bezonas humanitaran helpon, inter kiuj 6,1 milionoj da personoj, kiuj estis delokitaj ene de la lando de post la komenciĝo de la enlanda milito, antaŭ preskaŭ sep jaroj. La konflikto okazigis pli ol 340 000 mortintojn.

01/01/2017: Rekviemo por Sirio (historio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
