09/02/2018
De post lundo, pli ol 210 civiluloj estis mortigitaj kaj centoj da aliaj vunditaj, dum intensaj aeratakoj kondukitaj de la siria reĝimo kontraŭ la ribela influaero en Orienta Ĥuto, apud Damasko, raportis ĵaŭdon 8an de februaro la "Siria Observejo pri la Homaj Rajtoj". Nur ĵaŭdon, 58 civiluloj mortis sub la bomboj de la siria aerarmeo, kiu daŭrigis siajn frapojn kontraŭ pluraj lokoj de tiu vasta regiono. Laŭ atestantoj, la humanitara situacio estas katastrofa.
«Temas pri la plej teruraj tagoj spertitaj en Orienta Ĥuto»
«Temas pri la plej teruraj tagoj spertitaj en Orienta Ĥuto» de post la komenciĝo de la milito en Sirio en marto 2011, deklaris Hamza, kuracisto, kiu flegas la vunditojn. «Neniam Ĥuto estis celo de tiel intensaj bombardoj», li aldonis. Li priskribas ŝokitajn infanojn, kondukatajn al malsanulejo. Responde al tiuj ofensivoj, la usona Ŝtata departemento akuzis la reĝimon de Damasko kaj ĝian rusian aliancanon, kaj deklaris, ke la aeraj kaj kemiaj atakoj kontraŭ civiluloj en Sirio «devas ĉesi tuj».
