
07/02/2018
Bildo: centoj da miloj da sirianoj riskas revenon al sia hejmo en 2018 malgraŭ plua perforto.
En Sirio, la bilanco de la aeratakoj de la reĝimo de Baŝar Al-Asad kontraŭ la okcidenta Ĥuto, ribela regiono situanta oriente de Damasko, pligraviĝas. 47 personoj, inter kiuj 10 infanoj, estis mortigitaj ĉi-mardon 6an de februaro. Tagon antaŭe, bombardo okazigis 31 mortintojn. Laŭ la Siria observejo de la homaj rajtoj, la siria reĝimo estas denove suspektata, ke ĝi uzis kemiajn armilojn en tiu areo. Unuiĝintaj Nacioj lanĉis enketon.
En Sirio, aeratakoj de la reĝimo frapis la ribelan enklavon Ĥuto, oriente de Damasko. Tiuj frapoj intervenis tagon post mortigaj bombardoj en Idleb, ribela provinco nord-okcidente de la lando, kie la reĝimo de Baŝar Al-Asad estas denove suspektata, ke ĝi uzis venenajn gasojn.
Januaro estis aparte mortiga, la situacio ne ebligas revenon de la siriaj rifuĝintoj al sia hejmo.
Hieraŭ, 6 humanitaraj organizaĵoj denuncis la fakton, ke pli ol 300 000 sirianoj estis resenditaj al sia hejmo, riske de sia vivo. Kaj centoj da miloj da aliaj frontos la saman riskon en 2018.
La tutmonda kunteksto estas malamika al la siriaj rifuĝintoj, asertas tiuj NROj. Ni ne devas resendi ilin hejmen, eksplikas Action contre la faim (Agado kontraŭ malsato), Save the children (Ni savu la infanojn),, Danish Refugee Council (DRC), Care International, Conseil norvégien pour les réfugiés (NRC) kaj International Rescue Committe (IRC).
