
16/02/2018
Bildo: sukuristoj savas infanojn post aeratako de la fortoj lojalaj al la siria reĝimo, en la kvartalo El-Ŝaar, Alepo, la 2an de junio 2014. REUTERS/Sultan Kitaz
Milito estas la ĉiutagaĵo de 375 milionoj da infanoj sur la tuta planedo. Tiu alarma nombro estas malkaŝita de la NRO "Save the Children" ("Ni savu la infanojn") en raporto publikigita ĉi-ĵaŭdon 15an de februaro.
Almenaŭ 357 milionoj da infanoj, t.e unu infano el ses en la mondo, vivas en konflikta areo. Kreskado de 75% de post la komenciĝo de la 1990aj jaroj, laŭ Save the Children. En pluraj afrikaj landoj, en Sirio, Irako aŭ Afganio, la konfliktaj areoj multobliĝas. Tamen, lecionoj estis eltiritaj de la pasintaj militoj. Internaciaj leĝoj estis aranĝitaj por protekti la infanojn, sed tiuj aranĝoj ne sufiĉas, bedaŭrinde.
«Taktikoj pli kaj pli perfortaj estas uzataj kontraŭ la infanoj, interalie en uzado de infanoj por plenumi memmortigajn atencojn», substrekas Eric Hazard, respondeculo de "Save the Children" en Okcidenta kaj Centra Afriko.
Li memorigas, ke tiu problemo troviĝas ankaŭ en Okcidenta Afriko, interalie en Niĝerio: «Ni ankaŭ vidas taktikojn, kiuj memvole celas lernejojn. Antaŭnelonge, norde de Burkino, kelkaj lernejoj estis intence atakitaj por krei teroron. Similaj problemoj ankaŭ ekzistas en landoj kiel Demokratia Respublika Kongo, regiono Kasaj».
Reguloj de protektado «tute forgesitaj»
Eric Hazard emfazas ankaŭ «ĝeneraligitan uzadon de armiloj, kiuj mortigas iom hazarde en konfliktoj. Tio pli kaj pli okazas en tre loĝataj landoj aŭ urboj. Do efektive, la risko graviĝas, kaj la nombro de submetitaj personoj altiĝas». Li konkludas, ke en multaj konfliktaj areoj, «la reguloj juraj, normaj, internaciaj pri protektado de la infanoj kaj de la lernejoj en konfliktaj areoj, estas tute forgesitaj».
Laŭ la nombroj de Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 73 000 infanoj estis mortigitaj aŭ mutilitaj kadre de 25 konfliktoj de post 2005, jaro kiam komenciĝis kolekto de statistikoj, indikas la raporto. De 2010, la nombro de kazoj kontrolitaj de UN koncerne infanojn mortigitajn aŭ mutilitajn kreskis je preskaŭ 300%, aldonas "Save the children". Laŭ la humanitaraj organizaĵoj, la reala nombro de infanoj mortigitaj aŭ mutilitaj sendube estas pli alta. Efektive, la informoj venintaj de la konfliktaj areoj estas malfacile kontroleblaj.
http://www.rfi.fr/europe/20180216-save-children-record-enfants-conflit-victimes