Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 février 2018 1 26 /02 /février /2018 22:34
Foto: AFP

26/02/2018

La 400 000 loĝantoj de tiu ĉirkaŭaĵo de Damasko plu estis bombarditaj hieraŭ. Kuracisto konstatis, ke dek kvin civiluloj sufokis pro sorbado de kloro .

La sirianoj de Orienta Ĥuto plu atendas komenciĝon de la 30-taga batalhaltigo decidita sabaton fare de la Konsilio pri sekureco de UN. La aerfrapoj estis iom malpli intensaj hieraŭ, kaj celis pli la batalsektorojn, laŭ la SOHR. Sed 14 civiluloj, inter kiuj tri infanoj, tamen mortis en la bombardo. La bilanco post tiuj lastaj viktimoj atingas de post la 18a de februaro pli ol 530 civilulojn, inter kiuj almenaŭ 130 infanojn.

Laŭ Irano, aliancano de Baŝar al-Asad, «la ofensivo kontraŭ la terorismaj grupoj» daŭros.

En Damasko, la mesaĝo de la reĝimo estas akceptata de la loĝantoj:

«Mi kontraŭstaras la batalhaltigon. Mi deziras rapidan ĉesigon de tio, kio okazas en Orienta Ĥuto. Mi kontraŭstaras la batalhaltigon, ĉar ĝi estis decidita de la opozicio. Mi esperas, ke la armeo plene venkos, ke neniu armita viro plu ekzistos ĉi tie».

Alia aldonas:

«Tiu batalhaltigo similas la aliajn, kaj ni povos nur konstati, ke ĝi estos malobservata». 

 

Ĉu alia atako per gaso?     

En tiu ĉirkaŭaĵo de Damasko, kuracisto konstatis, ke dek kvin personoj sufokis, verŝajne pro sorbado de kloro. Infano mortis. Ribela grupo denuncis tiujn novajn kemiajn atakojn. Moskvo, aliancano de Damasko, refutas ĝin, kaj akuzas la ribelulojn, ke ili mem uzadis kemiajn substancojn por akuzi la reĝimon de Asad. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }