
13/02/2018
Jerada, eks-mina urbo nord-oriente de la reĝlando, spertadas pacajn manifestaciojn de post la akcidenta morto, fine de decembro, de du fratoj kaptitaj en kontraŭleĝa puto
La manifestacioj multobliĝas en Jerada, nord-okcidente de Maroko. La loĝantaro defiladis en tiu eks-mina urbo, dimanĉon 11an de februaro, post la morto de ministo la 1an de februaro en senfunkciigita galerio de karbo-ekstraktado. La loĝantoj postulas infrastrukturojn: vojojn, lernejojn kaj malsanulejon.
Damaĝita de post la fermado de grandega mino fine de la 1990aj jaroj, Jerada spertadas pacajn manifestaciojn post la morto, fine de decembro, de du ministoj en kontraŭleĝa puto.
Centoj da ministoj riskas sian vivon
Svingante marokajn flagojn, la manifestaciantoj plu denuncas forlason de ilia urbo kaj postulas ekonomian alternativon al tiuj «mortominoj», en kiuj centoj da ministoj riskas sian vivon. Ili akuzas la surlokajn altrangulojn, ke ili profitas je ilia laboro.
Saadeddine Othmani , ĉefo de la maroka registaro, anoncis sabaton, responde al la postuloj de la loĝantaro de Jerada, interalie «ekspluatadon de tiuj ercoj profite al la loĝantoj», kreadon de «industria areo», kaj valorigon de 3 000 hektaroj da estonta agrikultura ekspluatado.
