
03/02/2018
Bildo: la batalantino Barin Kobanî, fotita la 2an de februaro 2018, ŝajne estas la virino, kies korpo mutilita aperas en video diskonigita en la sociaj retoj. DELIL SOULEIMAN / AFP
La bildoj estas teruraj. Virina korpo sangoplena kaj terure mutilita, prezentata kiel kurda batalantino de Sirio, suferis pri perfortaĵoj fare de ribeluloj, kiuj alianciĝis al la turkaj fortoj. La video estigis koleron vendredon 2an de februaro, en la kurda komunumo. La kurdaj fortoj prezentas tiun korpon, kiel tiun de Barîn Kobanî, militnomo de tiu junulino 23-jara. Ŝi partoprenis al la bataloj kontraŭ la grupo Islama ŝtato, interalie en la regiono Kobanî, norde de Sirio, laŭ kurda respondeculo.
Turkio lanĉis la 20an de januaro ofensivon kontraŭ la siria regiono Efrîn, cele al forpelo el sia landlimo de la kurda milico de la YPG, organizaĵo klasifika «terorisma» de Ankaro, sed aliancano de Vaŝingtono en ĝia lukto kontraŭ IŜ. Siriaj ribeluloj, kiuj partoprenas tiun operacon samflanke de Turkio, estis akuzataj fare de kurdaj respondeculoj, kaj ankaŭ de la Siria observejo pri la homaj rajtoj, (SOHR) ke ili filmis la mutiladojn suferigitajn al la senviva korpo de batalantino.
«Tio memorigas al ni la Islaman ŝtaton»
La YPJ, fortoj ekskluzive virinaj, al kio apartenis la viktimo, raportis la morton de Barin Kobanî, kaj de tri aliaj batalantinoj post «heroa rezisto» dum la alfrontiĝoj apud la landlimo, norde de la enklavo Efrîn, laŭ komunikaĵo. La komunikaĵo denuncas la «ampleksan barbarecon kaj malamegon» de la sturmantoj asertante, ke la korpoj de la kvar virinoj estis mutilitaj.
Pluraj kurdaj aktivuloj dividis en la sociajn retojn portreton de S-ino Kobanî, militvestite ridetanta, akompanata de foto de ŝia kadavro. Sur la video, deko da ribeluloj videblas, kelkaj armitaj, ĉirkaŭ la sangoplena kadavro, de virino kuŝata surgrunde, kaj terure mutilita. «Ŝi batalis ĝis la morto», substrekas Amad Kandal, respondeculo en la YPJ.
«Tiu sinteno nur plifortigos nian decidemon rezisti ĝis la venko», ŝi aldonas. Tiu agmaniero «memorigas al ni IŜ-n kaj ties ekscesojn en Kobanî», daŭrigas la junulino militvestita, kiu engaĝiĝas venĝi la morton de sia kompanino. Laŭ SOHR, la video estis filmita mardon, post kiam la korpo de la batalantino estis retrovita de la ribeluloj.
#Afrin
— Ahmed Mohamed (@92Ahmed_Mohamed) 3 février 2018
Media and activists from Various nationalities are launching a campaign Stop the war In Afrin . #عفرين
#أوقفُ_الحرب_في_عفرين #StopAfrinGenocide pic.twitter.com/a3hu7U2bve
