Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 février 2018 1 26 /02 /février /2018 11:20

26/02/2018

Bildo: Manifestaciantoj preĝas antaŭ la policistoj, ĉe la katedralo Notre-Dame de Kinŝasa, Demokatia Republiko Kongo, la 25an de februaro 2018. REUTERS / Kenny Katombe

Dimanĉon, por la tria fojo en du monatoj, la katolikoj organizis marŝadojn ĉe eliro de mesoj kontraŭ pluigo de Joseph Kabila je la potenco. Ili estis subpremitaj fare de impona deplojado de policistoj.

La kongaj katolikoj restas mobilizitaj kontraŭ pluigo je la potenco de Joseph Kabila, malgraŭ la represio. Por la tria fojo en du monatoj, ili organizis dimanĉon marŝadojn ĉe la eliro de mesoj.

En pluraj urboj, la marŝadoj estis subpremitaj de la sekurecaj fortoj, kiuj estis amase deplojitaj antaŭ ĉiuj katolikaj preĝejoj.

En Kinŝaso, Interreto estis interrompita, kaj marŝadoj estis perforte subpremitaj, okazigante almenaŭ mortinton kaj du gravajn vunditojn. La mortinto estis pafmortigita ene de preĝejo en la urbo-centro. Manifestaciantoj rifuĝis ene de la preĝejoj.          

La manifestaciantoj postulas foriron de la prezidento Jospeh Kabila, kiu regas la landon de antaŭ 17 jaroj. Lia mandato ĉesis oficiale antaŭ pli ol jaro.

23/12/2016

Demokratia Respubliko Kongo: la kontraŭ-kabilaj manifestacioj okazigis 34 mortintojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/demokratia-respubliko-kongo-la-kontrau-kabilaj-manifestacioj-okazigis-34-mortintojn.html

 

23/01/2017

Respubliko Demokratia Kongo: almenaŭ kvin mortintoj en Kinŝaso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/01/respubliko-demokratia-kongo-almenau-kvin-mortintoj-en-kinsaso.html

 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }