Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 février 2018 4 15 /02 /février /2018 16:36

15/02/2018

La sekurecaj normoj en la laborlokoj okupas gravan lokon en la postuloj de la Konfederacio de la kartveliaj sindikatoj (GTUC) de antaŭ pli ol jardeko. De post la abolo de la laborinspektado en 2006 fare de la kartvelia registaro, ĉiutage homoj plu mortas en laboro. La statistikoj ŝokas – 460 laboristoj mortis kaj 796 aliaj vundiĝis, kaj tiuj nombroj kreskas.

Bedaŭrinde, la kartvelia registaro konsideras hodiaŭ, ke la ratifiko de la fundamentaj konvencioj de la Internacia organizaĵo de la laboro estas minaco kontraŭ la entreprenoj. Kaj malgraŭ ties engaĝiĝoj en la asociiĝa akordo kun Eŭropa Unio, la registaro ne aranĝis veran laborinspektadon. En februaro 2018, ĝi proponis al la Parlamento, leĝprojekton tute malplenan, antaŭvidante interalie laborinspektadon, sen mandato por viziti libere la laborlokojn, inspektadi malobservadon pri la laborrajto, aŭ trudadi monpunojn. Kartvelio bezonas realan kaj efikan laborinspektadon, kaj decajn labornormojn.

Retmesaĝo:       

S° Irakli Kobakhidze,

Prezidento de la kartvelia Parlamento

Kara S° Kobakhidze,

Mi deziras esprimi mian profundan maltrankvilon, koncerne la damaĝantajn sekurecajn labornormojn en Kartvelio. La statistikoj pri la personoj, kiuj mortas kaj vundiĝas en la laborlokoj estas vere alarmaj. La leĝpropono pri la laborinspektado prezentita de la kartvelia registaro inkludas nek mandaton por eniri libere en entreprenon, nek kapablon trudi monpunojn, aŭ kontroli la malobservadojn pri laborrajto. Mi petas de vi, ke vi garantiu adopton de leĝaro vere efika koncerne laborinspektadon, konforme kun la internaciaj labornormoj.

Partnerece kun  Georgian Trade Union Confederation.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }