Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2018 6 10 /02 /février /2018 22:47

11/02/2018

Bildo: miloj da manifestaciantoj defiladis en Maĉerato (Italio), semajnon post rasisma pafado. -  Massimo Percossi/AP/SIPA

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/02/italio-fasisto-pafas-al-afrikaj-migrantoj.html

Pluraj miloj da personoj paŝadis sabaton kontraŭ rasismo kaj faŝismo en la urbo Maĉerato, kie viro pafadis al afrikaj migrantoj pasintsemajne, okazigante ses vunditojn.

Luca Traini, ekstremdekstra aktivulo deklaris, ke li volis venĝi la murdon de la juna Pamela Matropietro, pro kio tri niĝerianoj estas akuzataj.

«Kio okazis ĉi tie, estas terorisma agado. Ni bedaŭras tion, kio okazis al Pamela, estas abomeninde, sed la murdistoj havas nek koloron, nek originon», memorigas manifestacianto.

Tri semajnojn antaŭ la itala deputita baloto, la rasisma krimo enmetis la temon pri migrado kore de la kampanjo dominata de la dekstraj paroladoj. «Maĉerato spertis tagon de fortaj streĉitoj kaj mobilzadoj, sed la iniciativoj kontraŭ faŝismo kaj rasismo ne haltos tiel. Nova manifestacio estas antaŭvidita venontsemajne, ĉi tie en Maĉerato, ĉeeste de la demokratia partio kaj de la asocio de partizanoj. Ili ne oficiale ĉeestis hodiaŭ por eviti nutradon de streĉiteco, kiu instaliĝis post la freneza agado de Luca Traini».         

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }