
08/02/2018
Ai Weiwei harmoniigas arton kaj aktivismon. En la dokumenta filmo «Human flow», li lanĉas rigardon al la plej granda homa migrado okazinta de post la dua mondmilito. La rezulto, okulfrapa, fine fariĝas alvoko al mobilizado.
Pli ol 65 milionoj da personoj estas devigataj forlasi sian landon por fuĝi malsategon, klimatajn ŝanĝojn kaj militon: temas pri la plej grava migrad-fluado de post la dua mondmilito.
Realigita de Ai Weiwei, fama artisto internacie konata, «Human flow» ektraktas la katastrofan amplekson de la migradkrizo, kaj ties humanitarajn konsekvencojn.
Filmita en daŭro de jaro en 23 landoj, la dokumenta filmo priskribas plurajn irvojojn de suferantaj viroj kaj virinoj ĉie en la mondo – de Afganio ĝis Bangladeŝo, de Francio ĝis Grekio, de Germanio ĝis Irako, de Israelo ĝis Italio, de Kenjo ĝis Meksiko kaj Turkio.
«Human flow» kolektas la atestojn de migrantoj, kiuj rakontas sian deziron de justeco kaj sekureco. Ili parolas al ni pri la troloĝataj kampadejoj por rifuĝintoj, pri siaj ege riskaj irvojoj en maro, pri la landlimoj, kie stariĝas pikdratoj, pri sia malespero kaj elreviĝo, sed ankaŭ pri sia kuraĝo, risorteco kaj volo al integriĝo. Ili elvokas la hejmvivon, kiun ili devis forlasi, kaj la absolutan necertecon pri pli bona estonteco.
«Human flow» spekteblas sammomente, kiam la homaro pli ol iam bezonas toleremon, kompatemon kaj fidemon al la aliaj. Ĝi atestas pri la spirita forto de la homaro kaj pridemandas nin pri unu el la ĉefaj demandoj de nia epoko: ĉu la tutmondigita socio sukcesos regi sian timon, sian izolitecon kaj sian emon vivi nur inter samgentanoj? Ĉu ĝi scios turniĝi al la aliaj, al libereco kaj respekto de la homaj rajtoj?
https://www.franceinter.fr/emissions/boomerang/boomerang-02-fevrier-2018