Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 février 2018 5 02 /02 /février /2018 14:02
(Bundesarchiv / Wikicommons)

02/02/2018

En Hungario, historiistoj maltrankviliĝas pro kontestata leĝo pri Holokaŭsto voĉdonita en Pollando. Laŭ ili, tio estas revizio de Historio.

Ondo da indigno daŭras post voĉdono en Pollando de kontestata leĝo pri Holokaŭsto.

Ĝi antaŭvidas punon ĝis tri jaroj da malliberejo por tiuj, kiuj atribuas al la pola nacio, krimojn plenumitajn de la nazioj en okupaciata Pollando.

Grandega indignokrio en Israelo okazas, kie tiu teksto estas ricevita kiel provo nei Holokaŭston.

Tio estas la opinio ankaŭ de Laszlo Karsai, hungara historiisto:

«Estas netolereble por mi, kiel historiisto, liberala persono, ke oni povu minaci iun je malliberejo, ĉar li liveras sian opinion pri datumbazo, deveninta de esplorado. La polaj leĝofarantoj sekvas la turkan vojon: ili revizias sian propran historion. En Turkio, kiam vi asertas, ke Armenia genocido ekzistis, vi riskas punon ĝis 3 jaroj».

Laŭ la pola ekzekutivo, temas prioritate malhelpi uzadon de la esprimo «polaj mortokampoj», kiam oni parolas pri la kampoj instalitaj de la nazioj en okupaciata Pollando.

«Ili uzadas historion kiel politika rimedo, substrekas la hungara ĵurnalisto specialigita pri Pollando Andras Domany. La pola registaro ne konsideras Historion kiel sciencon, sed kiel nacian propagandilon. Pollando deziras eviti ĉiajn diskutojn pri la afero, ke kelkaj poloj kunlaboris kun la nazia reĝimo aŭ partoprenis en mortigo de judoj».

Antaŭ la komenciĝo de la milito en 1939, en Pollando vivadis la plej granda juda komunumo en la mondo, kun pli ol tri milionoj da personoj, t.e dek procentoj el ĝia loĝantaro. 90% el ili estis ekstermitaj de la nazioj. Inter ili, miloj estis mortigitaj de Poloj.

Tiu leĝo efektivigos post subskribo de la pola prezidento Andrzej Duda.

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }