
22/02/2018
Bildo: kolektiĝo antaŭ la polica prefektejo de Parizo. Foto Boris Allin
Apenaŭ prezentata ĉe la Konsilio de la ministroj, la leĝo pri azilo kaj migrado jam estas kontestata sur la stratoj. Laŭ la ministro pri Internaj aferoj Gérard Collomb, temas pri teksto «plene harmonia», kiu «konformiĝas al la eŭropa juro».
Merkredon 21an de februaro, dum la ministro pri Internaj aferoj ĝojis pro la prezentado de la leĝprojekto pri azilo kaj migrado ĉe la Konsilio de la ministroj, pluraj laboristoj de la sektoro pri azilo ekstrikis ĉe la OFPRA (franca oficejo pri protektado de la rifuĝintoj kaj senpatriuloj), kaj ĉe la Nacia kortumo pri azilrajto (CNDA).
Kolektiĝoj amasigis milojn da personoj en pluraj francaj urboj, interalie en Grenoblo, Anĝevo, kaj kompreneble Parizo dum la tuta tago. En la ĉefurbo, pluraj centoj da personoj kolektiĝis meze de la tago, antaŭ la Statkonsilio je la krioj «Azilo en danĝero» aŭ «Gérard Collomb, en detenejo»
Sammomente, simbole, pluraj dekoj da opoziciuloj respondis al la alvoko de Emmaus en la 4a sektoro de Parizo. Nigre vestitaj, silentaj, cento da personoj kolektiĝis en malvarmo antaŭ la granda konstruaĵo de la polica prefektejo de Parizo, rilatis Tom Rossi, surloka ĵurnalisto. «Ĉi tie kuŝas la humaneco de Macron», estis legeble sur granda flagrubando.
«Leĝaro por elpeladi la homojn»
«Laŭ ni, tio vere estas funebra tago, asertas Stéphane Melchiorri de la asocio Emmaus international. Ili prezentas al ni leĝon, ankoraŭ pli limigan ol la aliaj, kiu estas vera regreso por la rajtoj de la fremduloj. Ekzemple, kiam fremdulo apelacios pri decido, tiu decido estos tamen tuj aplikebla: li do estos elpelita. Ili elpensis leĝaron cele al elpelado de la homoj».
Post la funebro, aperas kolero: la sloganoj kontestas tiun leĝon, kiu antaŭvidas limigon je duono de tiuj apelaciaj templimoj. «Tiu leĝo estas ĉefe libermortiga. Unu el la precizaj ekzemploj estas plilongigo de la detentempo por la azilpetantoj, kies petoj estas rifuzitaj, eksplikas Sébastien Bailleul, ĝenerala direktoro de la CRID, kolektivo de francaj asocioj pri internacia solidareco. Dum temas pri homoj, kiuj travivas ekzilon, la leĝo antaŭvidas ilian enfermadon en kampadejoj, kaj tio faciligas ilian elpeladon».
Fine de posttagmezo, pluraj centoj da manifestaciantoj kolektiĝis sur la placo Saint-Michel, kore de Parizo, alvoke de la asocio BAAM (Buroo pri akceptado kaj akompanado de la migrantoj). La defilado poste paŝadis ĝis la Nacia Asembleo, kun la sama agitvorto: "abolo de la leĝo pri azilo kaj migrado".
(...)