Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2018 6 10 /02 /février /2018 14:27

10/02/2018

Bildo: La advokatoj petas, ke tiuj neplenaĝuloj estu «urĝe metitaj en sekureco» 

La advokatoj sendis leteron al la prokuroraro, kun listo de la nomoj de 128 neplenaĝuloj, 13 ĝis 17-jaraj.  

Pluraj advokatoj sendis, ĵaŭdon 8an de februaro, informon al la prokuroro de Parizo, ke ili atentigu pri la «ege maltrankviliga» situacio de 128 izolitaj neplenaĝuloj «en danĝero» en la ĉefurbo, dum ondo de malvarmo. «Multaj neplenaĝuloj neakompanataj (...) troviĝas nun en la parizaj stratoj, sen rifuĝejo, kaj suferas negativajn temperaturojn. Ili pro tio estas submetitaj al grava kaj tuja danĝero koncerne sian fizikan kaj psikan sanon». La advokatoj  alarmas en tiu letero adresita al François Molins, kaj al la prokuraro ŝarĝita pri la neplenaĝuloj. La letero estis publikigita en la jura revuo Dalloz.

La advokatoj kunmetis liston de la nomoj de tiuj 128 neplenaĝuloj, 13 ĝis 17-jaraj, plejparte knaboj. «Tio estas nur videbla parto el la tuto», laŭ Emmanuel Daoud, membro de la "Konsilio de la Ordeno de la kuracistoj de Parizo", kiu partoprenis tiun alarmon. Tiuj neplenaĝuloj estis identigitaj kaj censitaj en la ĉefurbo, meze de la semajno, ĉefe oriente kaj norde de Parizo, surbaze de la informoj kolektitaj de surlokaj kaj specialigitaj asocioj, kiuj prizorgas rifuĝintojn. «Tiuj junuloj havis neniun solvon de gastigado de antaŭ pluraj noktoj», bedaŭras Emmanuel Daoud.

La advokatoj decidis submeti la aferon ĉe la prokuroro, ke la publikaj aŭtoritatoj aranĝu «ĉiujn materialajn kaj homajn rimedojn cele al certigo de efika protektado por tiuj neplenaĝuloj». Ili petas, ke tiuj junuloj estu «urĝe metitaj en sekureco», dum «ili ne havas aliron al la kutimaj aranĝoj de la Social-helpo, rezervata al la plenaĝuloj».       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }