Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 février 2018 4 01 /02 /février /2018 20:32
LIBERIGU AHED

01/02/2018

«Antaŭ kelkaj semajnoj, soldatoj sturmis al mia hejmo noktomeze, kaj arestis mian 16-jaran filinon. Hodiaŭ, mia filino estas en malvarma karcero.

Mi nomiĝas Bassem Tamimi. Mi dediĉis mian vivon al civila rezistado. Pro tio la armeo detenas mian amatan filinon – ili deziras senkuraĝigi min. sed mi estas membro de Avaaz de antaŭ 8 jaroj, kaj mi scias je kio kapablas tiu movado, se ni ĉiuj kuniĝas kontraŭ maljusteco.

Mia filino aperos antaŭ la tribunalo la 6-an de februaro – sed la israelaj militaj tribunaloj kondamnas 99% el la Palestinanoj, eĉ se ili estas infanoj. Mi petas, subtenu mian urĝan alvokon – Ni adresos ĝin rekte al la estroj de la tuta mondo.

Kiam mi vidis ŝin en la tribunalo, ŝi estis pala kaj tremanta, mankatenita kaj evidente suferanta. Mi bezonis plori, sed mi ne povis. Mi devis aspekti fortike, por ke ŝi rezistu.

La juĝisto rifuzis liberigi ŝin kontraŭ kaŭcio, kaj hodiaŭ mia filino povus pasigi monatojn – eĉ jarojn – en malliberejo, eĉ antaŭ la proceso. Nenio pravigas, ke ŝi restu tiel malliberigita! Ili forprenis ŝin, ĉar ŝi vangofrapis tre armitan oficiron, ĉar soldatoj pafis en la vizaĝon de ŝia kuzo, rompante al li la kranion. Sed anstataŭ enketi pri tiu pafo kontraŭ neplenaĝulo, ili akuzas mian filinon pri 12 novaj krimoj.            

Pli ol 12 000 palestinaj infanoj estis arestitaj de post 2000! Kia ajn estu via opinio pri tiu konflikto, ni ĉiuj povas akordiĝi pri la fakto, ke neniu infano devus esti malliberigita en milita karcero sen justa proceso, kaj riski ekscesojn.

Mi havas rilatojn kun diplomatoj. Sed mia sola voĉo ne pezas sufiĉe. Pro tio, mi alvokas vin hodiaŭ. Ni scias, ke la miitaj juĝistoj ne deziras, ke la internacia publika opinio interesiĝu pri ili, kaj la israelaj politikaj respondeculoj volas eviti, ke la problemo pri malliberigitaj infanoj fariĝu internacia skandalo. Aldonu vian nomon - Restas al ni nur kelkaj tagoj.

Inspiris min la forto kaj entuziasmo de tiu movado por libereco, justeco, kaj pli bona estonta mondo. Pro tio mi alvokas vin – Mi scias, ke se io povas liberigi mian filinon kaj ĉiujn ĉi infanojn, estas ja la movado Avaaz».

Bassem Tamimi kaj la movado Avaaz

Mapo: Post la Provizoraj akordoj pri Cisjordanio kaj Gazao, la okupaciataj palestinaj teritorioj disiĝis en 3 zonojn. Areoj A kaj B (en ruĝa), nomataj "aŭtonomaj" estas civile administrataj de la Palestina Aŭtoritato, kaj la areo C (ombrostrekitaj), inkludante la israelajn koloniojn kaj Orientan Jerusalemon, estas administrata de Israelo.

https://www.youtube.com/watch?v=S9VJQcH5GzE

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }