Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 février 2018 1 05 /02 /février /2018 17:18
afp.com/AHMAD GHARABL

05/02/2018

Bildo: La palestinaj infanoj de la beduena kampadejo Abu Nuŭar sekvas siajn kursojn plenaere, la 23an de februaro 2016, post la detruado de ilia lernejo fare de Israelo.

Tiu lernejo estas frekventata de beduenoj kaj financata de Eŭropa Unio. 

Por la kvina fojo, la israelaj aŭtoritatoj detruis la lernejon Abu Nuŭar, projekto financata de Eŭropa Unio, kaj fekventata de la beduenaj komunumoj de okapaciata Cisjordanio.

Hieraŭ, la israela armeo fordetruis du klasĉambrojn situantajn sur monteto de la vilaĝo, post blokado de la sektoro. Pasintjare, samepoke, Tsahal detruadis la tutan lernejon.

Post la detruado, la infanoj akompanataj de siaj instruistoj instaliĝis ĉe la preciza loko, kie la konstruaĵo estis fordetruitaj.  «Ili ne volas, ke ni lernu, ĉiufoje, ni rekonstruadas, kaj ili malkonstruas ĝin… » eksplikas Osama Younis, 9-jara.

La israelaj aŭtoritatoj plu asertas, ke la klasĉambroj estis senpermese konstruitaj. La loĝantoj do rekonstruadas ĝin ĉiufoje helpe de NROj kaj eŭropaj fondusoj. Dekoj da miloj da Beduenoj, antaŭe nomadoj, estas instalitaj en vilaĝoj, sude de Israelo kaj Cisjordanio.

Laŭ la guberniestro de Jerusalemo, Adnan Husejni, tio estas strategio:

«Tiu areo estas celita de la kolonianoj. La kolonioj ĉirkaŭas tiun areon ĉiuflanke, ĉar la Israelanoj volas daŭrigi sian koloniadon kaj ŝteli la terojn, kiuj ĉirkaŭas Jerusalemon».

Eŭropa Unio, pere de Ĉadi Othman, respondeculo pri la rilatoj kun la gazetoj de la Buroo de EU en Jerusalemo, plian fojon postulis de Israelo, ke «ĝi ne plu detruu la projektojn, kiujn ili financas, kaj kiuj celas plibonigon de la vivkondiĉoj de la Palestinanoj».

Saëb Erekat, ĝenerala sekretario de la OLP, sciigis en tvitero, ke tiu detruado spegulas la «daŭrigon de Israelo en ofendo al la internacia juro» kaj celas nur «disrompi la volon al libereco kaj vivo de la Palestinanoj». 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }