Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 février 2018 3 28 /02 /février /2018 21:47

28/02/2018

Bildo: polica superrigardo en Ŝjinĝjiango. Informadika sistemo ebligas analizi la individuajn datumojn, akiritajn en la bildoj filmitaj de kameraoj de videokontrolo (inter kiuj kelkaj estas ekipitaj per programaro de vizaĝ-rekono. 

Laŭ Human Rights Watch, la ĉinaj aŭtoritatoj uzadas algoritmon, por efektivigi arestadojn en la regiono Ŝjinĝjiango,.

Artefarira «inteligenteco» estas metita je la servo de la polica superrigardo en Ĉinio. La polico uzadas algoritmon por efektivigi preventajn arestadojn en la tumulta regiono Ŝjinĝjiango, ekstremokcidente de la lando. Tion asertis mardon la asocio Human Rights Watch (HRW).

 

Tio ebligas arbitrajn arestadojn 

Informadika sistemo ebligas analizi ĝeneralajn individuajn datumojn, kiuj  baziĝas sur bildoj filmitaj de videokontrol-kameraoj (inter kiuj kelkaj estas ekipitaj per programaro de vizaĝ-rekono), kontroloj de legitimiloj aŭ aŭto-matrikulplatoj efektivigitaj en la sekurecaj postenoj, multnombraj en Ŝjinĝjiango, bankaj transakcioj, datumoj pri sano, WiFi-konektoj pere de telefonoj aŭ komputikoj, aŭ juraj dosieroj.

«Por la unua fojo, ni kapablas demonstri, ke la uzado de la amasdatumbazo, fare de la ĉina registaro, kaj la metodoj de antaŭscia polico, ne nur estas nerefutebla malobservado de la privata vivo, sed ankaŭ ebligas arbitrajn detenojn», deklaris Maya Wang, esploristino de HRW bazita en Hongkongo. «La loĝantoj de Ŝjinĝjiango ne povas rezisti aŭ kontesti tiun superrigardon, kiu pli kaj pli entrudiĝas en ilian ĉiutagan vivon, ĉar plejparte inter ili konscias nek pri la ĉeesto de tiu programaro kvazaŭ «nigra skatolo», nek pri ilia funkciado».

  

China Electronics Technology kunlaboras 

Filio de la grupo "China Electronics Technology" anoncis en 2016 la komenciĝon de kunlaborado kun la regiona registaro de Ŝjinĝjiango fronte al la ekstremismo, sub formo de kompilado kaj studaĵo de amasdatumoj ligitaj al la individuaj sintenoj de civitanoj, kaj signalo pri ĉiuj nekutimaj aktivecoj.

Laŭ la raporto de HRW, tiu ekspluatado de la amasdatumbazo, ofte nesciate de la personoj superrigardataj, jam kondukis al arestadoj kaj deteno en eksterjuraj centroj pri reedukado.

La studaĵo de Human Rights Watch baziĝas sur publikaj deklaracioj kaj du neidentigitaj informfontoj, kiuj vidis funkciadi tiun programaron.

 

Silentaj aŭtoritatoj

Neniu komento estis akirita de la registaro de Ŝjinĝjiango aŭ de la ĉina ministrejo pri publika sekureco koncerne tiun programaron IJOP (angla akronimo: stands for Implementing Joint Operation Plan). Aliaj similaj projektoj de «antaŭscia sekureco» estas efektivigotaj en aliaj regionoj de Ĉinio, aldonis Maya Wang, sed la superrigardado estas pli efektiva en Ŝjinĝjiango. De jaroj, tiu regiono frontas perfortaĵojn sur fono de etna konflikto inter la islama komunumo de la Ujguroj kaj la Hanoj, plimulta etno en Ĉinio.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }