Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2018 6 17 /02 /février /2018 21:55

17/02/2018

Bildo: Familianoj de advokatoj arestitaj dum la policaj operacoj de julio 2015 tenas fotojn de personoj malliberigitaj, dum kolektiĝo antaŭ la sidejo de la Ĉeftribunalo de Pekino, la 7an de julio okaze de la 2a datreveno de la ondo da arestadoj © 2017 Reuters

Ili malaperas, forvaporiĝas… De jaroj, viroj kaj virinoj estas viktimoj de «oficialaj forkaptoj», organizataj de la ĉina potenco. 

Ju pli oni ekstazas pri triumfa Ĉinio kaj ties ekonomia potenco, ju pli oni kontemplas la amindan vizaĝon de ties prezidento Xi Jinping, kiu prezentas al la mondo bildon de granda malferma nacio favora al libera komerco, des pli oni forgesas, ke Ĉinio estas estrata de aŭtoritata potenco, kiu ne toleras ian ajn kontestadon.      

Tiel, Lam Ŭing Kee, librovendisto en Hongkongo, estis forkaptita en oktobro 2016, kaj sekrete detenita de la ĉinaj aŭtoritatoj dum ok monatoj. «Mi vere timegis, estis perdita, sentis min sola, neniu povis helpi min… », li konfidis dum konferenco iom post sia liberigo. Kia estis lia krimo? Li vendis en sia librovendejo libron, kiu kritikas la ĉinan reĝimon de Xi Jinping. Tiu viro ne estas izolita kazo: ankaŭ kvar aliaj librovendistoj en la honkonga kvartalo Causeway Bay estis forkaptitaj, antaŭ ol reaperi. La librovendistoj kaj intelektuloj figuras en la listo de profesioj celitaj de la ĉinaj aŭtoritatoj, same kiel la advokatoj kaj defendantoj de la homaj rajtoj.

La aktivulino kaj defendantino de la virinaj rajtoj Me Ŭang Ju estis detenita kaj torturata dum longaj monatoj. En senartifika atesto, ŝi rakontas sian suferon. En Ĉinio, ankaŭ la eksterlandanoj ne estas vere protektataj de sia pasporto, ĉefe kiam ili prizorgas NeRegistaran Organizaĵon, kiel tiu Svedo, kiu estis enfermita dum 23 tagoj.    

                 

La proksimuloj ne ricevas novaĵojn 

Unuflanke, la malaperintoj de la ĉina registaro suferas psikajn kaj psikologiajn torturojn, kaj aliflanke iliaj proksimuloj restadas sen novaĵoj dum monatoj, eĉ jaroj. Tio estas la kazo de Ŭang Ŝang Jung, kies edzo, advokato specialigita pri la homaj rajtoj, neniam reaperis post lia forkapto en 2015. Tiu vasta ondo da represio estas des pli maltrankviliga, ke leĝo promulgita en 2012, ebligas malaperigi suspektitojn kaj deteni ilin sekrete. Tiu leĝo provizas leĝan kadron al arbitraj malliberigoj, kiuj povas daŭrigi ĝis ses monatoj.    

Tiu enketo priskribas sekvaĵon da zorgigaj atestoj, kiu memorigas, ke la demando pri la homaj rajtoj en Ĉinio, pli ol iam stariĝas plu. Hazardo de la kalendaro, la klubo de la fremdaj korespondantoj en Ĉinio (Foreign Correspondants Club of China, FCC) publikigis antaŭ kelkaj tagoj sian jaran raporton koncerne la jaron 2017. Nomata Access denied, ĝi starigas bilancon pri la multnombraj malfacilaĵoj, kiujn frontas la fremdaj ĵurnalistoj, por finkonduki sian mision pri informo en Ĉinio, specife kiam ili interesiĝas pri temoj, kiuj malplaĉas al la potenco, aŭ vizitas tiklajn regionojn (Tibeto, Mongolio, Ŝjinĝjiango…)              

Tiu enketo estis plena je danĝero tiom por la ĵurnalistoj, kiom por la Ĉinoj, kiuj atestas malkaŝe.  

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }