Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 février 2018 7 18 /02 /février /2018 20:45

18/02/2018

Bildo: venezuelaj migrantoj, kiuj rifuĝis en Boa Vista en Brazilo, serĉas laboron, la 17an de oktobro 2017.©Reuters/UNODC 

Pasintan ĵaŭdon 15an de februaro, la brazila registaro adoptis aranĝojn, fronte al la alveno de venezuelaj rifuĝintoj, norde de la lando. La aŭtoritatoj de Braziljo agnoskas «vundeblan situacion» en la Ŝtato Rorajmo, kies ĉefurbo Boa Vista akceptas ĉirkaŭ 40 000 Venezuelanojn,  t.e 10% el sia loĝantaro.

La guberniestro de la Ŝtato Rorajmo trankviliĝis: lia helpalvoko estis finfine aŭdita. De 2016, Suely Campos fakte alarmas senĉese pri la alveno de Venezuelanoj en sia Amazonia Ŝtato.

Du jarojn antaŭe, 300 el ili trapasis ĉiutage la landlimon. Ilia nombro triobliĝis. La surlokaj aŭtoritatoj mankas je rimedoj kaj infrastrukturoj por alfronti tion, kio fariĝas humanitara krizo.

       

Stato de sociala urĝeco 

Pro tio, la federala registaro decidis deklari «saton de sociala urĝeco» en Rorajmo. Tio ebligas al ĝi ekuzi monon cele al plibonigo de la akceptado kaj prizorgado de la migrantoj. Kelkaj estos translokitaj al aliaj Ŝtatoj por domaĝi la registaron de Rorajmo. Federala urĝa helpkomisiono estis kreita en Braziljo por administradi tiuj aferon. Ĝis nun, nek la helpo-sumo, nek la dato de efektivigo estas konata.  

La brazila registaro deziras ankaŭ plifortigi la sekurecon en la regiono. 200 soldatoj estos deplojitaj ĉe la landlimo por enkadrigi la alvenon de la Venezuelanoj, t.e duoble pli ol la nombro nun ĉeestanta. Ja la ministrejo pri Defendo kunordigos la aranĝojn deciditajn de la registaro.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }