Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 février 2018 1 19 /02 /février /2018 18:45

19/02/2018

Bildo: homoj deportitaj el Alĝerio vicumas post ilia alveno en Bamako, Malio, la 25an de oktobro 2017. © 2017 Bukary Dao / Le Républicain

Denove sub-saharaj migrantoj en Alĝerio estis arestitaj. Tio devigas ilin kaŝiĝi, kaj havas «katastrofajn konsekvencojn» por ilia sano kaj vivkondiĉoj, alarmis pasintan dimanĉon en Alĝero, kolektivo da asocioj.

«Post ondo da amasaj elpeladoj en septembro kaj oktobro, la arestadoj rekomenciĝas» en Alĝerio de post la 10a de februaro. «Sur la stratoj, en la publikaj transportoj, ankaŭ en la konstruejoj kaj vivlokoj de migrantoj», eksplikas la Platformo Migrado Alĝerio (PMA).

21 internaciaj kaj alĝeriaj asocioj, membroj de la PMA, inter kiuj "Kuracistoj sen Landlimoj", "Caritas" kaj la "Alĝeria Ligo de defendo de la homaj rajtoj" (LADDH), alarmas pri la «katastrofaj konsekvencoj de tiuj elpeladoj sen distingo de nacieco», kiu kelkfoje disigas la familiojn kaj izolas neplenaĝulojn. 

«Fronte al la timo, ke ili estos arestitaj, la migrantoj enfermiĝas en siaj hejmoj. Se la elpeladoj daŭras, ili estos devigataj kaŝiĝi. Tio pligravigos ilian situacion de ekstrema vundebleco»,  emfazas la PMA.

«Ilia sanitara kaj medicina situacio fariĝas rapide maltrankviliga pro nealirebleco al kuracado kaj nutraĵoj», ili daŭrigas.

Laŭ ili, centoj da Niĝerianoj, Malianoj, Eburbordanoj, Kamerunanoj, Liberianoj kaj Gvineanoj, inter kiuj gravedaj virinoj kaj infanoj, estis arestitaj la 10an de februaro, delokitaj al detencentro en la ĉirkaŭaĵo de Alĝero, kaj poste transportitaj per buso al Tamanrasset, 2 000 kilometrojn sude de la ĉefurbo, kore de Saharo.

De tie, la 14an de februaro, laŭ la asocioj, ili estis kondukitaj per kamiono ĉe la landlimo kun Niĝero, ĉirkaŭ 400 kilometrojn pli suden, kaj estis poste devigataj atingi «perpiede, meze de la dezerto», la urbon Assamaka, Niĝero, dekkvin kilometrojn for de la landlimo.             

La migrantoj en kontraŭ-leĝa situacio en Alĝerio – ĉefe nacianoj de sub-sahara Afriko, kies nombro atingas 100 000 laŭ la NROj – vivas ekster ĉia jura kadro kaj plej ofte en kondiĉoj ekstreme katastrofaj, ekspluatataj fare de maldelikataj dungantoj.

En septembro kaj oktobro, pli ol 2 000 afrikanoj el diversaj landoj jam estis arestitaj en Alĝerio kaj elpelataj al Niĝero, indikis "Amnesty international" fine de oktobro, denuncante «etnan diskriminacion» kaj «kontraŭleĝajn elpeladojn»       

04/12/2016

Alĝerio: centoj da migrantoj arestitaj en Alĝero, estis kondukitaj al la sudo de la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/12/algerio-centoj-da-migrantoj-arestitaj-en-algero-estis-kondukitaj-al-la-sudo-de-la-lando.html 

24/06/2017

Alĝerio: Ekkresko de rasismo en interreto kontraŭ la sub-saharaj migrantoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/algerio-ekkresko-de-rasismo-en-interreto-kontrau-la-sub-saharaj-migrantoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }