Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 janvier 2018 2 09 /01 /janvier /2018 15:49

09/01/2018

Bildo: superbazaro prirabita en Maracay, Ŝtato Aragua, Venezuelo, la 27an de junio 2017. FEDERICO PARRA / AFP 

En Venezuelo, noktaj prirabadoj de superbazaroj kaj aliaj nutraĵ-magazenoj pli kaj pli oftiĝas fronte al la hiperinflacio. La venezuela gazetaro elvokas kaosajn scenojn oriente kaj norde de la lando, interalie en la Ŝtato Aragua, kie la policistoj ne povis malhelpi ŝtelon de kamionkargo. La lando suferas kreskantan inflacion kaj gravajn mankojn de nutraĵoj kaj medikamentoj.

En Guayana, oriente de la lando, la nacia gvardio kaj la polico pafis enaeren por disigi la rabistojn de superbazaro. Ĉiutage, tiaj scenoj estas raportataj de la venezuela gazetaro, aparte de post la jarfinaj festoj. Kaj ili ne ĉiam estas kondamnitaj de la loka loĝantaro.

Haydee Chirinos vivas en Punto Fijo, Ŝtato Falcon, oriente de la lando, areo ankaŭ tuŝata de tiuj prirabadoj: «Kilogramo da viando pli kostas ol monata salajro de laboristo, kaj la saman tagon la prezo povas altiĝi en daŭro de kelkaj horoj, li certigas. Estas do tre malfacile havigi al si nutraĵon, kaj ĉiaokaze, ili ne ekzistas, aŭ tre malmulte! Ekzemple, kiam ni iras en viandejojn, neniu viando estas, neniu kokido. Tiuj ĉi homoj ne plu havas aliron al nutraĵo, ili estas tiel senesperaj, ke la sola solvo por ili estas prirabado».

 

IMF antaŭvidas inflacion je 2 300% en 2018.

Vendredon, la venezuela registaro ordonis al la privataj superbazaraj ĉenoj, ke ili malaltigu siajn prezojn. Ĝi ankaŭ altigis denove la minimuman salajron je 40% la 1an de januaro. Tiuj salajroj tamen senĉese malkreskas pro la konstanta malplivaloriĝo de la bolivaro. Tiu situacio estas atribuata fare de la prezidento Nicolas Maduro al la opozicio kaj Usono, komplicoj laŭ li de ekonomia milito kontraŭ Venezuelo.

Fronte al ekonomia situacio, kiu senĉese pligraviĝas, la papo Francisko elvokis ĉi-lundon «senprecedencan» krizon. Li rekomendis «kiel eble plej rapide, respondi al la bazaj bezonoj de la loĝantaro».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }