
31/01/2018
Ok respondeculoj de la Unio de la kuracistoj en Turkio (UKT) estis arestitaj mardon post implicaj kritikoj esprimitaj de tiu sindikato kontraŭ la turka nuna ofensivo en la siria-kurda enklavo Efrîn, indikis la ŝtata novaĵagentejo Anadolu.
La ok respondeculoj arestitaj estas membroj de la Centra Konsilio de la UKT, ties gvidkomitato, inter kiuj ĝia prezidento Rasit Tükel. Arestmandato estis lanĉita kontraŭ tri aliaj membroj de tiu organizaĵo, precizigis la novaĵagentejo.
La prokurorejo jam anoncis lundon, ke ĝi malfermis enketon kontraŭ la UKT, post plendo metita de la ministrejo pri internaj aferoj kontraŭ la UKT, ĉar ĝi publikigis pasintan semajnon komunikaĵon, kiu implice kritikis la ofensivon asertante, ke ĝi estigas «problemon de publika sano».
La prezidento Recep Tayyip Erdoğan viglege vortatakis la UKT-n, kvalifante ties membrojn «perfiduloj».
Ankaro lanĉis la 20an de januaro ofensivon kontraŭ Efrîn, nord-okcidente de Sirio, kontraŭ kurda milico de la YPG, kvalifita «terorisma» fare de Turkio, sed aliancano de Usono en lukto kontraŭ la grupo Islama ŝtato.
300 personoj estis arestitaj
De la komenco de la ofensivo en Sirio, la turkaj aŭtoritatoj strebas silentigi ĉiajn kritikojn, kiuj celas ĝin. Tiel pli ol 300 personoj estis arestitaj, akuzataj, ke ili faris «terorisman propagandon» en la sociaj retoj kontraŭ la operacio en Efrîn.
NROj maltrankviliĝas koncerne esprimliberecon. "Human Rights Watch" denuncis pasintsemajne la turkajn aŭtoritatojn, «ke ili ne toleras kritikon» .
La YPG estas ligitaj al la Partio de la Laboristoj de Kurdio (PKK), grupo enlistigita kiel «terorisma» fare de Ankaro, kaj de ties okcidentaj aliancanoj. Ĝi kondukas sangan gerilon sur la turka teritorio de post 1984.
07/01/2018
Francio: miloj da kurdoj postulas justecon por la tri aktivulinoj murditaj en Parizo en 2013
20/01/2018
Sirio: Turkio efektive lanĉis militan teroperacion kontraŭ Efrîn, anoncis Erdoğan
25/01/2018
Efrîn: la Kurdoj petas de la Konsilio de Eŭropo kaj de la Unuiĝintaj Nacioj, ke ili agadu por ĉesigi la turkan invadon
29/01/2018
Kurdio: Miloj da por-kurdaj manifestaciantoj defiladas en Francio kaj Germanio
