Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 janvier 2018 6 13 /01 /janvier /2018 16:53

13/01/2018

Bildo: Manifestaciantoj svingis flavajn kartojn por denunci la ekonomiajn rigorecojn, kaj kriis en la centro de Tunizo.

Svingante flavajn kartojn adresitajn al la registaro, tunizianoj defiladis por protesti kontraŭ la leĝo pri ŝtatbuĝeto 2018, kaj ties rigorecaj aranĝoj. Kunigitaj sub la flagrubando de movado nomata «Kion ni atendas?», proksime de la Populara fronto – opozicia partio – ili denuncis ankaŭ la prezaltiĝojn kaj la mankon de laborpostenoj.

«Ni manifestacias tute pace kaj tute malkaŝitaj, ekkrias Rahma, juna manifestaciantino. Ni kontraŭas tiun leĝon. Ni ne alvokas al la defalo de la registaro aŭ de la reĝimo. Ni alvokas al nuligo de la klaŭzoj de tiu leĝo, kiuj estas maljustaj, kaj kiuj enkondukas novajn impostojn por la tuniziaj civitanoj».

Dum proksimiĝas la sepa datreveno de la defalo de Ben Ali, la kolero ekstariĝis pro la elrevigitaj esperoj. Kaj se la tumultoj okazantaj de lundo kvietiĝis en la nokto de vendredo ĝis sabato, la firmeco afiŝata de la aŭtoritatoj ŝajne ne sufiĉos por bremsi la movadon. Elvokante «rompistojn kaj rabistojn», la polico arestis pli ol 780 personojn. 

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }