Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 janvier 2018 3 10 /01 /janvier /2018 14:47

10/01/2018

Bildo: Manifestacio en Tunizo kontraŭ la registaro kaj la prezaltiĝoj, la 9an de januaro 2018/AFP 

Pli ol 200 personoj estis arestitaj kaj dekoj aliaj vunditaj dum kolizioj en pluraj urboj de Tunizio, indikis la ministrejo pri internaj aferoj merkredon post dua nokto da sociaj tumultoj. Tiuj eventoj intervenas post ekonomiaj rigorecaj aranĝoj, sep jarojn post la revolucio.

Superbazaro Carrefour en la suda ĉirkaŭurbo de Tunizo estis prirabita, deklaris la porparolanto de la ministrejo pri internaj aferoj Khlifa Chibani en lokaj radioelsendoj aldonante, ke 49 policistoj estis vunditaj dum la alfrontiĝoj en la tuta lando, kaj 206 personoj, kiuj partoprenis al la tumultoj estis arestitaj.

Vespere kaj nokte, la polico kaj la armeo estis deplojitaj en pluraj urboj de Tunizio, inter kiuj Tebourba, 30 kilometrojn okcidente de Tunizo, kie mardon posttagmeze, centoj da junuloj surstratiĝis post la entombigo de viro, kiu mortis en kolizioj dum la antaŭa nokto.

Incidentoj okazis ankaŭ en Gafsa (sudo), Kasserine (centro) aŭ Sidi Bouzid, kie la sociala kontestado de decembro 2010 estigis komencon de la Arabaj printempoj.

La polemiko daŭras pri la kaŭzoj de la morto de la 45-jara viro, prezentata fare de la manifestaciantoj kiel martiro. La rezultoj de la aŭtopsio organizita mardon ne ankoraŭ estis publikigitaj.           

La ministrejo pri la Internaj aferoj dementis, ke tiu viro estis mortigita de la polico certigante, ke li havas neniun markon de perforto.

Tiuj incidentoj sekvas pacajn mobilizadojn kontraŭ la prezaltiĝoj kaj rigoreca buĝeto, kiu validiĝis la 1an de januaro, kaj kiu antaŭvidas multajn impostajn altigojn.

15/01/2016

Tunizio : La lando celebras la kvinan datrevenon de sia « Printempo »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/01/tunizio-la-lando-celebras-la-kvinan-datrevenon-de-sia-printempo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }