Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 janvier 2018 3 03 /01 /janvier /2018 18:57

03/01/2018

Bildo: Sud-Afrikaninoj kolektas karbon, proksime de termoelektra centralo.© AFP/Marco Longari 

Ili estas duoble viktimoj de la mizero. La loĝantoj de la getourboj ne nur estas la plej malriĉaj de Sud-Afriko, ili ankaŭ vivas en areoj poluataj de dekoj da jaroj de minekspluatado. La plej videbla poluado estas tiu polvo ellasata de karbo-restaĵo. Sed oni trovas ankaŭ arsenikon, plumbon, uranion, kiuj mortigas iom post iom la loĝantojn.

200 minejaj teramasoj kaj preskaŭ 600 forlasitaj minoj ekzistas ĉirkaŭ Johanesburgo. Ili estas heredaĵoj de la orimpetego kaj de la karbo-ekspluatado. Soweto, la getourbo de Nelson Mandela kaj ties miliono kaj duono da loĝantoj, enkalkulas multegajn kazojn de spirmanko.       

La kazoj de tuberkulozo kaj astmo tuŝas ĉiuaĝajn personojn. Ankaŭ haŭtmalsanoj multnombras.

La kaŭzo estas jena: ekde kiam la vento blovas, ĝi deponas danĝeran nigran polvon en la hejmoj. Eĉ la nutraĵoj estas kovritaj, se ili ne estas tuj konsumitaj. Ĝi entenas restaĵojn de kupro aŭ plumbo, cianuro kaj arseniko. La plej insida estas la radioaktiva poluado. En la malnovaj mingalerioj, 6 000 tunoj da restaĵoj de uranio estis enfositaj, laŭ universitata studaĵo. Cele al evito de konsumado de akvo poluata per uranio, Johanesburgo importas sian trinkeblan akvon el Lesoto, 380 kilometrojn for de tie.

Kompreneble, pluvoj kaj inundoj transportas poluaĵojn ĉien. Kanaloj ja estis fositaj piede de la minejaj teramasoj por kolekti la defluadajn akvojn. Sed pro manko de aranĝo, ili ofte estas damaĝitaj, kaj ellasas la poluatajn akvojn tra kampoj kaj herbejoj. Ĝuste tie, kie la gregoj paŝtiĝas kaj la infanoj ludas. Laŭ la asocio de lukto kontraŭ kancero, la situacio estas tiel senesperiga, ke la sano de 400 000 personoj estas minacata.            

La kompleta purigado de la malnovaj minoj montriĝas neebla, pro ĝia kosto kaj ĉefe, ĉar la esk-proprietuloj estas nesolventaj aŭ nekonataj. Koncerne la konatajn proprietulojn, ili silentas kaj neas la rilatojn inter poluado kaj sano de la loĝantaro. Ĉiaokaze, neniu epidemiologia studaĵo ekzistas pri tiu temo.      

La sola solvo por la loĝantoj estus forlasi la lokojn. Sed ili estas tro malriĉaj por fari tion.

neniammilitointerni - dans Sandetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }