
14/01/2018
La magazeno H&M de Johanesburgo estis difektita fare de manifestaciantoj, malkontentaj pro reklamo, kiun ili juĝas rasisma.
Manifestaciantoj sukcesis eniri en la magazenon de vestaĵoj, kaj ŝtelis varojn. «Ni disigis ilin pafante kaŭĉukajn kuglojn», eksplikas la polico.
Reklamo estas origine de la kolero. Sur svetero de nigra knabo, videblas la skribaĵo: «La plej mojosa simio el la ĝangalo».
De post ĝia publikigo antaŭ semajno en sia retpaĝaro en Britio, la giganta sveda societo ricevas viglajn kritikojn de la sud-afrikanoj, kvankam la foto estis eksigita, kaj ekskuzoj prezentitaj de H&M.
En 2015, ekde la malfermo de siaj du unuaj magazenoj sur la afrika kontinento, dum kelkaj miris, ke nur stariĝas blankaj manekenoj, H&M indignigis multajn homojn, sub-komprenigante, ke la nigraj manekenoj vehiklas negativajn mesaĝojn.